Goĝong de Koreio

imperiestro de Koreio

Goĝong de Koreio (Koree: hangule 고종 광무제, hanĝae 宗光武帝; en angleca ortografio Gojong) (25-an de julio, 1852 ĝis 21-a de januaro, 1919) estis reganto de Koreio, la 26-a reĝo de la Dinastio Ĝoseon-a (1863-1897) kaj la unua estro (sub la nomo Imperiestro Gŭangmu)de la Korea Imperio (1897-1907). Lia patro regis por li ĝis lia plenaĝiĝo.

Goĝong de Koreio
Persona informo
이희
Naskonomo 이재황
Naskiĝo 8-an de septembro 1852 (1852-09-08)
en Unhyeongung
Morto 21-an de januaro 1919 (1919-01-21) (66-jaraĝa)
en Deoksugung
Mortis per veneno vd
Tombo Q108762171 vd
Lingvoj korea vd
Loĝloko Seulo vd
Ŝtataneco Joseon-Dinastio • Korea Imperio • Koreio vd
Subskribo Goĝong de Koreio
Familio
Dinastio House of Yi vd
Patro Heungseon Daewongun vd
Patrino Sunmok Budaebuin vd
Gefratoj Prince Imperial Waneun • Heung vd
Edz(in)o Empress Myeongseong • Imperial Consort Sunheon • Yeongbodang Yi • Imperial Consort Gwi-in of the Deoksu Jang clan • Q12586207 • Imperial Consort Gwiin Jeong • Imperial Consort Gwiin Yang • Gwi-in Lee • Q6678012Q16178031 vd
Infanoj Prince Wanhwa • Sunĝong de Koreio • Prince Yi Kang • Yi Un • Deokhye, Princess of Korea vd
Parencoj Heonjong of Joseon vd
Profesio
Okupo monarkoreĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Goĝong de Koreio
tradicistila ilustraĵo de Goĝong de 1901.
Imperiestro Gojong kaj la kronprinco

Goĝong strebis por aserti kaj rekonigi la sendependecon kaj suverenecon de Koreio kontraŭ la premoj kaj pretendoj de Ĉinio, Rusio kaj Japanio, kiujn li uzis ĉiun kontraŭ la aliaj. Post la japana venko en la Ĉina-japana milito (1894-1895) li proklamis la imperion (1897) por kontraŭpremi la japanan minacon, sed post la Rusa-japana milito (1904-1905) la japana registaro devigis lin akcepti "konsilantojn" japanajn ĉe la kortego. En 1905 traktato inter Koreio kaj Japanio senigis Koreion je ĝia sendependeco. Responde, Goĝong sendis reprezentantojn al la Packonferenco de 1907 en Hago; japana premado baris ilin de alparolado al la konferenco, sed ilin intervjuis la gazetaro, kaj reage la japana imperiestro devigis ke Goĝong abdiku favore al sia filo Sunĝong.