Goĝra
Goĝra (urdue گوجرہ) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Toba Tek Sing, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Goĝra | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 36120 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 157 863 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | La artikolo ne estas ankaŭ ligata kun vikidatumoj loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 9′ N, 72° 41′ O (mapo)31.1572.683333333333Koordinatoj: 31° 9′ N, 72° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 465 m [+] | ||
Horzono | Pakistana Norma Horzono [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gojra [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- areo: km²
- supermara alteco: 465 m
- loĝantaro: 174,860 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 36120
- telefonkodo: +9246
Geografio redakti
Goĝra situas 32 kilometrojn norde de Toba Tek Sing, 50 kilometrojn de Fajsalabado, 125 kilometrojn de Burevala, 157 kilometrojn de Vehari, 170 kilometrojn de Lahoro.
Historio redakti
Goĝra estis establita en 1896, kiam la koloniigo de Fajsalabado komenciĝis. La fervoja linio el Fajsalabado estis konstruita en 1899. La urbo ricevis la statuson de "sciigita areo" en 1904 kaj municipo en 1925. En 1947 Barato kaj Pakistano atingis sendependecon. Tumultoj kaj loka batalado sekvis la rapidan retiron de la britoj. El Goĝra hinduoj kaj sikoj migris al Barato, dum islamaj rifuĝintoj el Barato alvenis ankaŭ tien. En 1982 Goĝra iĝis distrikta ĉefurbo.
Ekonomio redakti
Goĝra estas centro de kultivitaj teroj, la urbo mem estas konata pro la merkato por monkultivaĵoj, sed estas ankaŭ kun muelejoj, kiuj prilaboras sukeron, farunon kaj kuiroleon. La ĉirkaŭa irigaciita kamparo produktas kotonojn, tritikojn, sukerkanojn, legomojn kaj fruktojn.
En Goĝra kelkaj kolegioj kaj aliaj lernejoj funkcias.
Loĝantaro redakti
1906 | 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|---|
2 589 | 29 665 | 41 975 | 68 000 | 114 967 | 157 863 | 174 860 |
Inter 1998 kaj 2017 la averaĝa jara kresko estis 2.1% (sub la nacia mezumo de 2.4%).
Klimato redakti
Goĝra havas senpluvan klimaton, la musono portas pluvojn en julio kaj aŭgusto. Tio kaŭzas inundojn en certaj lokoj, kiuj daŭras kelkajn tagojn.
Trafiko redakti
Goĝra situas laŭ flanka fervoja linio inter Fajsalabado kaj Toba Tek Sing. Ĉefŝoseo mankas ĉe Goĝra, sed vojaj ligoj estas al la menciitaj urbegoj, krome estas aliaj du vojoj al aliaj urboj. En Fajsalabado internacia flughaveno funkcias.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans