Godiva (n. ĉ. 997, m. antaŭ 1086) estis edzino de Leofric, grafo de Mercia, Anglio. Ŝi famas pro legenda senvesta rajdado tra Coventry.

Godiva
Persona informo
Naskiĝo
en Mercia
Morto 10-an de septembro 1067 (1067-09-10)
en Reĝlando Anglio
Tombo Coventry
Lingvoj anglosaksa
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Edz(in)o Leofric
Infano Aelfgar (Mercia)
vdr
Damo Godiva: pentraĵo de John Collier (19-a jarcento)

Ŝi kaj Leofric faris malavarajn donacojn al monaĥejoj. Ŝi postvivis sian edzon, kiu mortis en 1057. Ŝi estis inter la malmultaj anglosaksaj nobelinoj kiuj retenis siajn bienojn post kiam Vilhelmo la Konkerinto konkeris Anglion.

Statuo de Damo Godiva

Laŭlegende kiam la loĝantaro de Coventry ege suferis pro impostoj de sia edzo, Godiva ripete petegis lin malgrandigi la impostojn. Fine li promesis tion fari se ŝi senvestigus sin kaj tiel rajdus tra la stratoj de Coventry. Godiva ordonis al la loĝantoj resti hejme kaj fermi la ŝutrojn dum ŝi nude rajdis tra la urbo, kovrite nur per sia longa hararo. Ĉiuj obeis, krom tajloro kiu boris trueton en sia ŝutro: poste oni moknomis la tajloron "peeping Tom" ("gvatanta Tomaso").

Laŭ alia versio de la legendo, Godiva kunigis la loĝantojn kaj, akompanate de du kavaliroj, rajdis malkaŝe tra la urbo.