Gogland (en rusa: Гогланд, transliterumaĵ el origina sveda: Hogland; en finna: Suursaari, "grandinsulo"; estone Suursaar, "grandinsulo") estas la plej granda insulo de Finna Golfo oriente de la Balta Maro en Leningrada provinco, Rusio. Ĝis la Vintra milito ĝi apartenis al Finnlando kun la nomo Suursaari.

Gogland
Aera foto de la insulo
Aera foto de la insulo
insulo • eksa komunumo de Finnlando
Akvejo Finna golfo
Geografia situo 60° 3′ N, 26° 59′ O (mapo)60.0526.983333333333176Koordinatoj: 60° 3′ N, 26° 59′ O (mapo) f1
Gogland (Leningrada provinco)
Gogland (Leningrada provinco)
DEC
Gogland
Gogland

Map

Longo 10,9 kmf2
Larĝo 3 kmf3
Areo 21 km² f4
Plej alta loko Lounatkorkia
176 mf5
Loĝantaro 47 (2010)
2,2 loĝ./km²
Ĉefa loko Surkjulja (Суркюля)
Situo de la insulo Suursaari
Situo de la insulo Suursaari
vdr

Geografio redakti

 
Lumturo en norda Hogland

Areo de la insulo estas proksimume 21 km² kaj la longo estas 10,9 km. Ĝi kuŝas 180 km okcidente el Sankt-Peterburgo kaj 35 km el la marbordo de Finnlando (ĉe Kotka).

La insulo konsistas plejparte el ĉeftero. El la areo estas lagoj proksimume 14 hektaroj. Ekzistas kvar lagoj Liivalahdenjärvi, Veteljärvi, Lonatjärvi kaj Ruokolahdenjärvi kaj lageto Pahalampi. En la insulo estas kvar montetoj: Pohjoiskorkia (113 m alta), Mäkiinpäällys (126 m), Haukkavuori (142 m) kaj Lounatkorkia (176 m).

Historio redakti

La unua konata skribita menciaĵo pri la insulo estas el la jaro 1435. Ankaŭ la unuaj fontoj pri la loĝantoj en la insulo estas el la 15-a jarcento. La loĝantoj estis finnlingvaj. Laŭ tiuj fontoj insulaj fiŝkaptistoj rakontis pri siaj impostoj al baroĥo de Viipuri. Svedio postulis la insulon kaj sukcesis, sed en Traktato de Nystad la insulo estis ligita al Rusio. Suursaari, same ol multaj aliaj finnloĝantaraj lokoj, kiujn Svedio perdis al Rusio dum 18-a jarcento, estis ligita al aŭtonomia Finnlando en 1812. Ekzistis en finnlanda epoko komunumo Suursaari, kiu inkludis insulon Suursaari, apudajn malgrandajn insuletojn kaj ĝis 1898 insulon Tytärsaari. En la insulo estis preskaŭ nenie kampoj, kaj tial ekzemple grenon oni devis elporti al la insulo. Laboroj de la insulanoj estis ekzemple fiŝkaptado kaj ĉasado de fokoj. Ekzistis du vilaĝoj: Suurkylä kaj Kiiskinkylä. La komunumo havis 772 loĝantojn la 31-an de decembro 1939. Finnlando perdis Suursaarin al Sovetunio en Vintra milito 1940 kaj denove en 1944. Multaj ĝiaj loĝantoj transloĝiĝis al komunumoj sur kontinenta norda bordo de Finna Golfo kiel al Kotka.

Aktualo redakti

Nuntempe tie loĝas nur proksimume 50 homoj. Ili loĝas en suda kaj norda pintoj de Gogland. Sur la insulo estis fondita hotelo en 2004. Plej multaj turistoj venas el Sankt-Peterburgo, kaj kelkaj el Finnlando. En 2006, tamen, rusaj aŭtoritatoj deklaris Gogland "landlima areo", pro kio eksterlandanoj ne rajtas veturi al la insulo sen speciala permesilo.