Gogol Bordello estas cigana punka muzika grupo devenanta el Novjorko. Inter la membroj estas multe da elmigrintoj el orienta Eŭropo. La sono de la grupo estas inspirita de cigana muziko; ĝi uzas akordeonon, violonon kaj kombinas ilin kun drumo, elektraj gitaroj kaj ankaŭ kun punko, dubo kaj kabaredo. En Novjorko la grupo estas konata pro siaj ŝtormaj koncertoj en Lower East Side. Ekde la jaro 2000 la grupo veturis al muzikaj turneoj tra Usono kaj Eŭropo.

Gogol Bordello
Gogol Bordelo dum koncerto en 2005
Gogol Bordelo dum koncerto en 2005
Bazaj informoj
Deveno Usono Novjorko, Novjorkio, Usono
Ĝenroj gypsy punk, cigana muziko
Retejo www.gogolbordello.com
Membroj

Eugene Hütz
Sergey Ryabtsev
Yuri Lemeshev
Thomas Gobena
Oren Kaplan
Eliot Ferguson
Pamela Jintana Racine
Elizabeth Sun

Antaŭaj membroj

Karl Alvarez
Rea Mochiach
Sasha Kazatchkoff
Vlad Solovar
Ori Kaplan
Susan Donaldson

Signifa instrumento
akordeono, violono
vdr

Frunte de la grupo staras karisma ukraina elmigrinto Eugene Hütz (DJ Hütz), kiu rolis ĉefrolon en filmo Everything is Illuminated kaj li aperis ankaŭ en dokumenta filmo Kill Your Idols pri punka sceno en Novjorko.

Kelkaj membroj estas samtempe membroj de J.U.F. (Jewish-Ukrainian Freundschaft), kies sono estas simila al tiu de Gogol Bordello.

Diskaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti