Gokturkoj

historia turka konfederacio en la nordaj partoj de Kaŭkazo kaj Mezazio

La gokturkoj, Ĉielaj turkojBluaj Turkoj (malnovtjurke Turke:𐰉𐰑𐰣, Türük Bodun; mongole Хөх Тийнрэгийүрэ, Ĥ[ö]ĥ Tijnregijure, ĉine 突厥, pinjine Tūjué) estis nomada konfederacio de tjurkaj popoloj en mezepoka Interna Azio.

gokturkaj petroglifoj el la 6-a ĝis la 8-a jarcentoj
la gokturka ĥanlando fine de la 6-a jarcento

La gokturkoj, sub la gvidado de Ĥano Bumin en la 6-a jarcento kaj de liaj filoj, sukcedis la ĥanlandon Rouran (ĉine 柔然, pinjine Róurán) kiel la ĉefpotenco en la regiono kaj establis la unuan tjurkan ĥanlandon, unu el pluraj nomadaj dinastioj kiuj formus la estontan geolokigon, kulturon, kaj dominajn kredojn de la tjurkaj popoloj. La gokturkoj apartenis al la tradicia religio de tengrismo.