Golam-Ali Hadad-Adel

Golam-Ali HADAD-ADEL (perse غلامعلی حداد عادل, naskiĝis en 1945, Teherano, Irano) — estas irana politikisto kaj sciencisto, la prezidanto de Meĝliso de la 6-an de junio 2004 ĝis la 26-an de majo 2008, ano de la Konsilio pri laŭceleco, tiu de la Konsilio pri la kultura revolucio kaj de la Irana akademio pri persaj lingvo kaj literaturo.

Golam-Ali Hadad-Adel
perse غلامعلی حداد عادل
Persona informo
غلامعلی حداد عادل
Naskiĝo 1945
en Teherano, Irano
Religio Ŝijaismo
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Teherana universitato vd
Partio Society of Devotees of the Islamic Revolution vd
Subskribo Golam-Ali Hadad-Adel
Profesio
Okupo fizikistotradukistoverkistofilozofo • faculty member • politikisto vd
5-a la prezidanto de Meĝliso
Dum 20042008
Antaŭulo Ali Akbar Nateg-Nuri
Sekvanto Ali Lariĝani
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Golam-Ali Hadad-Adel estis elektita la deputito de la Meĝliso en 2000 kaj 2004, ĉe tio li iĝis la unua laika prezidanto de tiu post irana revolucio de 1979.

Li doktoriĝis pri filozofio en Teherana universitato en 1975 kaj ankaŭ bakalaŭrigis kaj magistriĝis pri fiziko respektive en Tehrana kaj Ŝiraza universitatoj. Por diversaj tempoj Hadad-Adel okupis postenojn la vic-ministro pri kulturo, la vic-ministro pri edukado, la prezidanto de la Irana akademio pri persaj lingvo kaj literaturo. Li estas aŭtoro de kelkaj libroj pri islamo kaj tiu de multaj artikoloj.

Lia filino estas la edzino de Moĝtaba Ĥamenei, la filo de Ali Ĥamenei, la plej Supera Gvidanto de Irano

Verkoj redakti

Studaĵoj redakti

    • Farhang-e Berahnegi va Berahnegi-e Farhangi (La kulturo de nudeco kaj la nudeco de kulturo). Soroush, Tehran, 1980, tradukita al urdu, araba kaj turka.
    • Haj: Namaaz-e Bozorg (Haĝo: la granda preĝo), Sana, Tehran, 2000.
    • Daaneŝnaame-je Jahaan-e Eslam (La enciklopedio de la islama mondo). Islamic Encyclopedia Foundation, Volumoj 2-6 (kiel la redaktoro), 1996-2001.
    • Tekstolibroj pri sociologio, socia scienco, civilaj studioj kaj Korano por altaj kaj gvidaj lernejoj.

Tradukoj redakti

Referencoj redakti