Golfeto de la Forpasintoj

La golfeto de la Forpasintoj (france "baie des Trépassés") situas inter pinto de Raz kaj Pinto de Van, kaj troviĝas sur la komunumoj Plogoff kaj Cléden-Cap-Sizun (teritorio de Kabo Sizun). Ĝia bordo estas longa plaĝo liganta la du pintojn. La golfeto de la Forpasintoj estas parto de Grava Loko de Francio, kaj pro tio, ties protekto kaj administro estas sub la responso de "Syndicat mixte pour l'aménagement et la protection de la Pointe du Raz et du Cap Sizun".

Golfeto de la Forpasintoj
golfeto [+]

Lando Francio
RegionoBretonio
Koordinatoj48° 2′ 53″ N, 4° 42′ 53″ U (mapo)48.048055555556-4.7147222222222Koordinatoj: 48° 2′ 53″ N, 4° 42′ 53″ U (mapo)

DepartementoFinistère
MaroAtlantiko

Golfeto de la Forpasintoj (Francio)
Golfeto de la Forpasintoj (Francio)
DEC
Golfeto de la Forpasintoj
Golfeto de la Forpasintoj
Situo enkadre de Francio

Golfeto de la Forpasintoj (Finistère)
Golfeto de la Forpasintoj (Finistère)
DEC
Golfeto de la Forpasintoj
Golfeto de la Forpasintoj
Situo enkadre de Finistère
Map
Golfeto de la Forpasintoj
Vikimedia Komunejo:  Baie des Trépassés [+]
vdr

Geografio redakti

 
Pinto de Raz kaj supre la golfeto de la Forpasintoj kaj pinto de Van, vidata de satelito Spot

Etimologio redakti

La origino de ĝia nomo estas Bae an Anaon en la bretona lingvo. Tiu plaĝo estas malĝoje fama : legendo rakontas ke malnovtempe la kadavroj de la dronintoj ofte tie surgrundiĝis. Sed la fluoj sin kontraŭas kaj tiu plaĝo ŝuldas sian sinistran nomon al tradukeraro : origine ĝi nomiĝis Bae an Avon, la golfeto de la rivero, sed la eraro forte kontribuis al la legendo.

Unu el la antaŭmetitaj hipotezoj estas ligita al la malfeliĉa historio de pasanta mara aktivado aŭ borda fiŝkaptado ĉirkaŭ Raz de Sein. La tajdofluoj kaj la plej ofte okcidentaj ventoj pelis la korpojn de dronintaj ŝipanoj al tiu plaĝo.

Alia klarigo atribuas la originon de ĝia nomo al la lokaj ŝippereigantoj.

La golfeto, malferma rekte okcidenten fronte al Atlantiko kaj ricevanta dum la tuta jaro venton sufiĉe fortan, kelkfoje eĉ fortegan, aldone al granda ŝprucanta hulo, konsistigas surftabulan lokon sufiĉe faman en tuta Bretonio.

Referencoj redakti

La bretona verkisto Anatole Le Braz (1859-1926), en sia verko titolita Impressions de Bretagne, le pays funèbre, datiĝanta de 1896 kaj en la kolektolibro Impressions de Bretagne eldonita en 2004 de An Here, priskribis la golfeton de la Forpasintoj per tiu teksto:

 
 Nenio povas esprimi la impreson de senfina soleco, de vidveco, de nenieco, kiun sentigas, vintre, tiu "baie des Âmes", (esperantlingve "Golfeto de la Animoj"), "boé an anaon", kiel nomas ĝin la bretonoj, en sia lingvo, per surda kaj plendeta vorto, pruntita, oni diras de la vorttrezoro de la transmorta mondo. La fortega lamentado de la maro, jen ekploregis, jen daŭris per longaj ĝemoj... 

Legendoj kaj popolaj kredoj redakti

Laŭ bretona kredo, dum la nokto de kristnasko, en la golfeto de la Forpasintoj sonas la kantoj de la vagantaj animoj, kiuj estas balancataj sur la ŝipo de la mortintoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti