La Golfo de Sirto (arabe خليج سرت, latinliterigo Ĝûnel Kebrit, foje ankaŭ nomata Golfo de Sidra), baptita laŭ la urbo Sirto, estas vasta golfo de la Mediteranea Maro ĉe la norda marbordo de Libio. Temas pri la plej suda parto de la Mediteranea Maro.

Golfo de Sirto
golfetogolfo [+]

AkvejoMediteraneo
Koordinatoj31° 30′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo)31.518Koordinatoj: 31° 30′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo)

Golfo de Sirto (Libio)
Golfo de Sirto (Libio)
DEC
Golfo de Sirto
Golfo de Sirto
Map
Golfo de Sirto
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Sirte [+]
vdr

Marko sur bildo

Golfo de
Sirto

La golfo etendiĝas inter la urbo Tripolo okcidente kaj la urboj Bengazi kaj Al Bajda oriente. La maksimuma larĝo de la golfo estas 440 kilometroj.

Krom la jam menciataj urboj, borde de la golfo situas interalie la urboj Misrata, Ras Lanuf kaj Brega. En pluraj el tiuj golfaj havenurboj, nafto el la centro de la lando estas pumpata el naftoduktoj en cisternoŝipojn kaj de tie transportata eksterlanden.

Historie la golfo ofte nomatis "Granda Sirto" aŭ "Maĵora Sirto", kontraste al la pli okcidenta golfo "Minora Sirto" (nun Golfo de Gabes) ĉe la orienta marbordo de Tunizio.

Vidu ankaŭ redakti