Goljata tigrofiŝo

Hydrocynus goliath, konata ankaŭ kiel goljata tigrofiŝo, giganta tigrofiŝo, aŭ mbenga, estas tre granda afrika predanta nesalakva fiŝo de la familio de Alestedoj.

Distribuado redakti

Hydrocynus goliath troviĝas en la Konga Baseno (inklude la areojn de la rivero Lualaba kaj de la Lago Upemba), kaj de la Lago Tanganjika.[1] Studo publikigita en 2011 montris kelkajn per DNA kladojn en tiu regiono, sugesto pli altajn tigrofiŝajn speciriĉecon ol tradicie agnoskite. Se konfirmite, tio limigus H. goliath al la Konga Baseno.[2]

Referencoj redakti

  1. FishBase species, Hydrocynus goliath, aprilo 2013.
  2. Goodier, S.A.M., F.P.D. Cotterill, C. O'Ryan, P.H. Skelton, kaj M.J de Wit (2011). Cryptic Diversity of African Tigerfish (Genus Hydrocynus) Reveals Palaeogeographic Signatures of Linked Neogene Geotectonic Events. PLoS ONE 6(12): e28775. doi:10.1371/journal.pone.0028775

Eksteraj ligiloj redakti