Golumo (pseŭdonimo de Smeagolo) estas nomo de la obskura kreitaĵo kiu aperas en la fantasta verko de Tolkien, La Mastro de l' Ringoj.

Golumo
hobito • CGI character • rolulo en fantasta filmo
Verko La Hobito
La Mastro de l’ Ringoj
La Hobito: neatendita vojaĝo
La Mastro de l’ Ringoj: La Kunularo de l’ Ringo (filmo)
La Mastro de l’ Ringoj: La Du Turoj
La Mastro de l’ Ringoj: La Reveno de l’ Reĝo
The Lord of the Rings: Gollum
Rolita de Andy Serkis
Informoj
Originala nomo Gollum
Sekso vira
Posedaĵo Unu Ringo
Mortokialo brulvundo
Malamikoj Bilbo BaginzoFrodo BaginzoSamsaĝo Vato • Deagolo
vdr
Golumo

Rolo de la ulo en Mez-Tero redakti

Smeagolo estis antaŭe hobito kiu degeneris al malbona kaj sola besto post la trovo de la Unu Ringo, la sorĉaja ilo kiun Saŭrono kreis por regadi ĉion en Mez-Tero. Dum li fiŝkaptadis kun hobita amiko sia, Deagolo, ili malkovris funde de rivero la belan ringon. Estis la naskiĝtago de Smeagolo, kaj li postulis ke la ringo sin alfalis. Post malkonsento kun Deagolo, li fine sufokpremis lin kaj foriris kun la ringo. Persekutita de la aliaj hobitoj pro la murdo de Deagolo, li eskapas en la montaron kun sia precioza ringo. Dum centoj da jaroj, li vivis tie, la ringo vivigante lin. Manĝante krudajn fiŝojn, okupante promeni en obskurajn kavernojn ĉiutage, li progresive ŝanĝis de hobito en bestaĉon. Ĝis Bilbo Baginzo kiu hazarde promenas ĉi tie, trovas la ringon. Tio troviĝas dum la rakonto de La Hobito.

Eksteraj ligiloj redakti