Gommegnies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 002 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Gommegnies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Ouest
INSEE kodo 59265 [+]
Poŝtkodo 59144
Kodo laŭ INSEE 59265
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Michel Copros
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 2 002 (1 999)
Loĝdenso 126 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°16′17″N 3°42′30″O  /  50.27139°N, 3.70833°O / 50.27139; 3.70833 (Gommegnies) (mapo) Koordinatoj: 50°16′17″N 3°42′30″O  /  50.27139°N, 3.70833°O / 50.27139; 3.70833 (Gommegnies) (mapo)
Alto 100 m - 152 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15,78 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Gommegnies en Francio
50° 16′ 17″ Nordo 3° 42′ 30″ Oriento / 50.2713888889 °N, 3.70833333333 °O / 50.2713888889; 3.70833333333 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gommegnies [+]
vdr
Blazono de Gommegnies.
Blazono de Gommegnies.

Geografio redakti

Gommegnies estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Gommegnies troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Gommegnies etendiĝas sur 15,78 km². Ĝi estas trafluata de la rivereto Aunelle, branĉo de la rivero Escaut.

Historio redakti

Pro sia situo apud la enirejo de la forsto Mormal, Gommegnies estis malnovtempe "ĉefurbo de la lignoŝuistoj".

Vidindaĵoj redakti

Viziteblas en Gommegnies kelkaj historiaj vidindaĵoj, interalie la preĝejo Dipatrino, multaj kapeloj kaj kalvaria skulptaĵo. Je ĉiu unua dimanĉo de junio estas organizita la "fojro de la unukorno", okaze de kio kunveniĝas multaj brokantistoj.

Lokaj famuloj redakti

Administrado redakti

Gommegnies apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti