Gomokuo (japane, 五目並べ) (ankaŭ Gobango[1]) estas ludo. La prapatro de ĉi tiu ludo estas la ludo goo, kiu estas konata de 4000 jaroj en Ĉinio. Kelkajn jarcentojn poste el goo evoluis la antikva ludo 'wutzu', kiu similas al gomokuo. Laŭ aliaj informoj la ludo originas el Japanio. Gomokuo estis unue ludata en Japanio ĉirkaŭ 700 a.K. 'Moku' signifas komunaĵon, 'gomoku' = komunaĵo kun la ludo goo. El goo evoluis ankaŭ alia tabulludo, Renĵuo.

Gomokuo

emblemo

tabulludo sur krado • abstrakta ludo • mensa sporto
vdr

La ludanto, kiu komencas la ludon povas ĉiam gajni ĉe perfekta ludado. 'Victor Allis' montris ĉi tion en 1993.[2]

Reguloj redakti

Gomokuo estas ludata sur krado de 15x15 amplekso. Je la komenco de la ludo, la tabulo estas malplena, kaj la ludantoj metas ŝtonon sur la intersekciĝoj de la tabulo laŭvice. La ludanto kun la nigraj pecoj komencas, kaj la ludanto kiu kreas linion el kvin ŝtonoj en horizontala, vertikala, aŭ diagonala direkto gajnas. Nur linio farita el precize kvin ŝtonoj gajnas. Linio el ses aŭ pli da ŝtonoj ne estas venko.[3]

Ekzistas aliaj metodoj por komenci la ludon, kiuj provas nuligi la advantaĝon de la unua ludanto. Ekzemple, la komenca regulo nomita "interŝanĝi2" aŭ "swap2" en la angla, postulas ke la unua ludanto metas du nigrajn ŝtonojn kaj unu blankan ŝtonon sur la tabulo. La dua ludanto povas konservi sian flankon, interŝanĝi sian flankon kun la alia ludanto, aŭ meti du pliajn ŝtonojn de ĉiu koloro sur la tabulo kaj lasi la alian ludanton elekti flankojn.[4] Ĉi tiu metodo estas nun uzata je la monda ĉampionado.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. Ludanto.org
  3. Game theory. Gomoku World. (n.d.). Retrieved November 13, 2022.
  4. Gomoku - SWAP2 rule. RenjuNet. (n.d.). Retrieved November 13, 2022.
  5. Tournament rules. Gomoku World. (n.d.). Retrieved November 13, 2022.