Gonnoscodina

komunumo de Italio

Gonnoscodina - jen itale kaj sarde - estas komunumo de Italio. La komunumo apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio kaj al la provinco Oristano. Fine de 2023 en la komunumo vivis 432 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Sankta Sebastiano, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Gonnoscodina
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OR Oristano
Geografia situo 39° 42′ N, 8° 50′ O (mapo)39.78.8333333333333Koordinatoj: 39° 42′ N, 8° 50′ O (mapo)
Alto super marnivelo 112 m [+]
Areo 8,85 km²
Loĝantaro 432 (2023)
Loĝdenso 49 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Baressa, Gonnostramatza, Masullas, Siddi (MD), Simala
Patrono Sankta Sebastiano
Festa tago 20-a de januaro
Nomo de loĝantoj gonnoscodinesi (itale) aŭ gonnoscodinesus (sarde)
Poŝtkodo 09090
Imposta kodo E087
Kodo laŭ ISTAT 095022
Telefona prefikso 0783
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaraj komunumoj estas Baressa, Masullas, Gonnostramatza, Simala kaj Siddi.

Historio redakti

Ekde antikvaj tempoj, la teritorio de Gonnoscodina estis loĝata, kiel pruvas kelkaj monumentoj kaj lokoj de la epoko de nuragoj; tiam vizitadis ĝin la romianoj kaj ĝi apartenis al la romia provinco Corsica et Sardinia, al kies epoko datiĝas malgranda tombejo kaj deponejo kun moneroj trovitaj en la ĉirkaŭa kamparo. Dum la Mezepoko ekestis la fakta vilaĝo, apartenanta al la kuratorioj de Parte Montis en la jura areo Arborea, nomata Giudicato di Arborea. Kiam la Giudicato falis en 1420 ĝi dum 60 jaroj iĝis posedo de la markizo de Oristano, kaj en 1478 ĝi pasis sub regado de la Reĝlando Aragono. En 1603, kiam la grafoj de Quirra iĝis markizoj, ĝi pasis al la nobela familio Centelles kaj poste al la familio Osorio de la Cueva. Ĝi estis elaĉetita de ĉi-lasta en 1839 kun la subpremado de la feŭda sistemo.

De 1927 ĝis 1946 ĝi estis aldonita al la komunumo Gonnostramatza.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Sardio kun Gonnoscodina