En anatomio, gorĝo estas la parto de la kolo antaŭ la spino. Ĝi konstistas el la faringo kaj la laringo.

Gorĝo

La gorĝo enhavas multajn angiojn, multajn faringajn muskolojn, la traĥeon kaj la ezofagon. La hioido, os hyoideum, estas la nura osto situanta en la gorĝo de mamuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri gorĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     De kantado senpaga doloras la gorĝo. 
  •  
     Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo. 
  •  
     Venis tranĉilo al la gorĝo. 

Piednotoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11.