Gordisa
Gordisa [gordiŝa], kroate Grdiša estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 11 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.7978/18.2397
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 7853
- Telefonprefikso: 72
Situo redakti
Gordisa situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Dravo preterfluas 2 km-ojn, kiu estas ankaŭ la kroata landlimo. Harkány troviĝas 8, Siklós 10, Beremend 19, Villány 23, Pécs 35, Budapeŝto 233 km.
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1251 laŭ tiama ortografio "Gradustan". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al Osmana Imperio. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas biblioteko, kulturdomo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo de 1830
- katolika kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1940
Fontoj redakti
- [1]
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu