Gordon Percival Septimus JACOB (* 5-an de julio 1895 en Norwood ĉe Londono; † 8-an de junio 1984) estis angla klasika komponisto, dirigento, aranĝisto kaj muzikinstruisto.

Gordon Jacob
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1895 (1895-07-05)
en Londono
Morto 8-an de junio 1984 (1984-06-08) (88-jaraĝa)
en Saffron Walden
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Dulwich College • Reĝa Kolegio de Muziko
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikologo • muzikinstruisto
Verkoj Q2221020
Q2570089
TTT
Retejo http://www.gordonjacob.org/
vdr

Li estis unu el 60 postvivantoj de bataliono nombra 800 virojn dum la Unua Mondmilito. Ekde 1919 ĝis 1923 li studis ĉe Royal College of Music en Londono je Charles Villiers Stanford, Adrian Boult und Ralph Vaughan Williams (kun ĉi-lasta li flegis leteramikecon). Ekde 1924 li instruis mem ĉe Royal College.

Verkselekto redakti

Gordon Jacob postlasis proksimume 700 komponaĵojn, inter ili

  • 1942 klarnetkvarteto g-minora
  • 1956 seksteto por piano kaj blovkvinteto B♭-maĵora
  • 1973 Saxophonquartett No.1
  • 1975 Duo por klarneto kaj fagoto
  • 1978 flutkvareto Four Fancies

Jacob validis kiel la granda majstro de instrumentado en Anglujo. Tion oni vidas je la ekzemplo buŝharmoniko:

  • 1957 Divertimento for Harmonica and String Quartet – dediĉita al Larry Adler
  • 1957 Five Pieces for Harmonica and Orchestra (or piano) – dediĉita al Tommy Reilly

Krome li verkis komponaĵojn por pluaj kutime neglektataj instrumentoj kaj eksterordinaraj ensembloj:

  • Konĉerton por bastrombono
  • Konĉerton por akordiono
  • Kvar pecojn por tubjokvarteto
  • Konĉerton por timbalo
  • Pecojn por fluto, trumpeto, tamburego kaj piano

Lia instrumentado-arto alportis al li la taskon verki la orkestro-aranĝaĵon de la brita nacia himno por la kronadfesto de Elizabeta la 2-a.

Literaturo redakti

  • Eric Wetherell: Gordon Jacob, a centenary biography.

Eksteraj ligiloj redakti