Gordon Moore

Usona inĝeniero

Gordon Earle MOORE [mor] (la 3-an de aprilo 1929 - la 24-an de marto 2023) estis la prezidanto kaj fondinto de Intel kune kun Robert Noyce. En artikolo publikigita la 19-an de aprilo 1965 en Electronics Magazine, li prezentis tezon konatan kiel leĝo de Moore [1].

Gordon Moore
Persona informo
Gordon Moore
Naskonomo Gordon Earle Moore
Naskiĝo 3-an de januaro 1929 (1929-01-03)
en San-Francisko, Kalifornio,  Usono
Morto 24-an de marto 2023 (2023-03-24) (94-jaraĝa)
en Waimea, Havajo,  Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioUniversitato de Kalifornio ĉe BerkeleyŜtata Universitato de San-Joseo • Sequoia High School vd
Subskribo Gordon Moore
Familio
Edz(in)o Betty I. Moore vd
Profesio
Okupo entreprenisto • kemiistofilantropoinĝenierofizikisto vd
Verkado
Verkoj leĝo de Moore ❦
Intel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Gordon Moore naskiĝis en Pescadero, Kalifornio. Diplomiĝis pri Scienco (B.Sc) en Kemio ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley (1950) kaj Doktoriĝis pri Kemio kaj Fiziko ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio (Caltech) (1954). Antaŭ ekzamenado de Berkeley, li faris siajn unuajarulajn kaj duajarojn en Ŝtata Universitato de San-Joseo, kie li renkontis sian estontan edzinon, Betty.

En julio de 1968 Moore fondis la kompanion Intel kune kun Robert Noyce. Li funkciis kiel vicprezidanto de la firmao ĝis 1975, kiam li estis nomumita prezidanto kaj ĉefoficisto. En aprilo 1979, li estis nomumita prezidanto de la estraro. Moore restis ĉefoficisto ĝis 1987. Ekde 1997, li havis la titolon de prezidanto emerito, kaj estis Membro de la direktoraro de la firmao ĝis 2001.

En 2001, Moore kaj lia edzino donacis $ 600 milionojn al Caltech, la plej granda kvanto donacita al institucio de supera edukado ĝis tiu tempo. Laŭ Moore, la celo de la donaco estis konservi Caltech ĉe la avangardo de esplorado kaj teknologio. Moore estis prezidanto de la estraro de kuratoraro de Caltech de 1994 ĝis 2000, kaj hodiaŭ daŭras kiel membro de la estraro de kuratoraro. En 2002, usona prezidanto George W. Bush aljuĝis al li la Prezidentan Medalon de Libereco, la plej altan civilan honoron en Usono. En 2003, li estis elektita por iĝi membro de la usona asocio por la akcelo de scienco.

La biblioteko ĉe la Mathematical Science Center de Cambridge University estas nomita laŭ li kaj lia edzino Betty, kiel estas la konstruaĵo de Moore Laboratories (dediĉita en 1996) ĉe Caltech.

Kune kun sia edzino, Moore fondis la Betty and Gordon Moore Foundation.

La 6-an de decembro 2007, Gordon Moore kaj lia edzino donacis 200 milionojn da dolaroj al Caltech kaj la Universitato de Kalifornio por la disvolviĝo de la plej granda optika teleskopo en la mondo. La teleskopo havos 30 metrojn da speguloj laŭ sia longo, proksimume trioble la nuna rekordo.

Moore estas gajninto de la Parkin Medalon de 2004.

La asteroido 8013 Gordonmoore malkovrita de Eleanor Helin en 1990 estas nomita laŭ li [2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Moore, Gordon (April 19, 1965). "Cramming More Components onto Integrated Circuits". Electronics Magazine. 38 (8): 114–117.
  2. (8013) Gordonmoore In: Dictionary of Minor Planet Names. Springer. 2003. doi:10.1007/978-3-540-29925-7_6793. ISBN 978-3-540-29925-7.

Eksteraj ligiloj redakti