Gorgonzolo

itala fromaĝo

Gorgonzolo (itale Gorgonzola) estas bluŝima fromaĝo el plengrasa bovina lakto el la nordo de Italio kiu jam dum jarcentoj estas farata[1]. La nomo originas de la eponima urbo Gorgonzola.

Gorgonzolo
Gorgonzola
Deveno Italio
Graso 26 %
Formo cilindra
Pezo 12,000 g
Tipo bluŝimofromaĝo
Origino bovina lakto
Produkta certifikado protektita devenonomado
vdr

Produktado okazas en la provincoj Bergamo, Brescia, Biella, Como, Cremona, Cuneo, Lecco, Lodi, Milano, Novara, Pavia, Varese, Verbano Cusio Ossola, Vercelli kaj la regiono ĉirkaŭ Casale Monferrato.

Gorgonzolo taŭgas kiel deserto, sed ankaŭ estas uzata kiel ingredienco de spagetoj-saŭco kaj kelkaj picoj. Komparebla fromaĝo estas la angla Blue Stiltony[2].

Imitado de la fromaĝo en la EU estas malpermesata pro la leĝo Protektita Nomo de Origino[3].

Nutra valoro redakti

(avaraĝe po 100 gramoj.)

Referencoj redakti

  1. The birthplace of Gorgonzola. Maybe. | csmonitor.com angle
  2. "Gorgonzola on pizza". Arkivigite je 2020-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-12-05. Alirita 2021-08-12. nederlande
  3. Gorgonzola. Arkivita el la originalo je 2004-11-15. Alirita 2013-03-01. itale

Eksteraj ligiloj redakti