Gornji Breg situas en la mapo en la verda municipo

Bazaj informoj redakti

Gornji Breg, serbe Горњи Брег, hungare Felsőhegy estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen geografie en regiono Baĉka), en municipo de Senta. Gornji kaj felső signifas: supra.

Situo redakti

Gornji Breg situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Bačka Topola-Senta, laŭ fervojo Subotica-Senta. La lasta kaj samtempe Tiso troviĝas 5 km-ojn for.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Gornji Breg 1889 da homoj, (hungaroj 1835 (97 %), serboj 24 (1 %), kaj aliaj).