Gotika katedralorgeno en Halberstadt

La Gotika katedralorgeno en Halberstadt estis konstruita en la jaroj 1357(?)-1361 de Nicolaus Faber sen pedalaro . La pedalaro aldonis verŝajne Gregor Kleng kadre de renovigado en la jaro 1495 kaj li ankaŭ pliampleksigis la jam ekzistantajn klavarojn. Michael Praetorius priskribas la orgenon Orgel en sia Syntagma musicum II. En la jaro 1685 oni menciis renovigon de la orgeno, poste ĉiu ĝia postsigno perdiĝis.

Dispozicio redakti

Supra diskantklavaro (B1–g0a0, 22 klavoj) blokverko 32- ĝis 56-oble 8'
Malsupra diskantklavaro (B1–g0a0, 22 klavoj) principalo 16'
Basklavaro (B1–AB, 12 klavoj) principalo 32'
Pedalaro (B1–AB, 12 klavoj) blokverko 16- ĝis 24-oble 16'

Praetorius indikas la longecon de la plej grandan fajfilon (principalo 32' sur la klavo B1) kiel 31'. Rilate sur la hodiaŭa normalagordo kun a1 = 440 Hz ĉi tiu fajfilo eksonigis proksimume la tonon subkontra-C diesa. Per tio la absoluta agordo de la orgeno situis ĉ. unu kaj duonan duontonojn super la hodiaŭa normalagordo.

Tekniko kaj klarigoj redakti

 
Klavaroj de la orgeno, ilustraĵo ĉe Praetorius – la malsupraj klavoj larĝas ĉ. 6 cm.

La supre prezentita dispozicio estas malcerta. Ekz. eblas, ke ambaŭ unuope ludeblaj principaloj entenis plurajn fajfilvicojn en la unusono, en la oktavo kaj en la duobla oktavo. La orgeno ne havis registrojn laŭsence de nuntempo. Ĉiu verko staris sur propra, ne dividita ventkesto.

La malsupraj klavoj de la du diskantklavaroj eble estis tirklavoj por tonŝablonoj, kiel videblas en la ilustraĵo ĉe Praetorius. Iliaj supraj klavoj kaj la klavoj de la aliaj klavaroj tamen ekde la komenco estus premklavoj. La basklavaron oni ludis laŭ Praetorius permane aŭ pergenue. Ĝi daŭrigis la malsupran diskantklavaron en la malalton, kiu supozeble servis por iom mallaŭtaj pecoj kaj por la kantoakompano. Por la du blokverkoj Praetorius supozis jenajn okupadojn kun analogaj okupadoj kun analogaj progresivaj plifortigoj precipe en la altaj tonpozicioj:

  • Supra diskantklavaro: 8' + 4' + 22/3' + 2' + 11/3' + 1' + 1/2'
  • Pedalaro: 16' + 8' + 51/3' + 4' + ...

La orgeno havis 20 balgojn, el kiuj unu balgotretanto funkciigis po du.

Literaturo redakti

  • Michael Praetorius: Syntagma musicum, II. Band, Wolfenbüttel 1619; Faksimile Kassel 2001 ISBN 3-7618-1527-1
  • Karl Bormann: Die gotische Orgel zu Halberstadt, Berlin 1966