Gott mit uns“ ("Dio kun ni!", aŭ "Dio estas kun ni!") estas devizo larĝe uzata en la germana armeo dum la 19a jarcento, aparte sur la bukoj de soldatzonoj kaj butonoj, specife en la Germanimperia Armeo.

Sur buko de zono de simpla soldato dum la Unua Mondmilito
Sur buko de soldata zono dum la Unua Mondmilito.
Versio de la Wehrmacht kun aglo dum la Dua Mondmilito.

Historio redakti

La devizo "'Nobiscum Deus'" (Dio kun ni !) estis jam uzata de la romanaj soldatoj sur la ŝirmiloj en la epoko de la Bizanca imperio. Ĝi estis ankaŭ militkrio.

Ĝi estis la slogano de Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (1611—1632) kaj ankaŭ la militkrio de lia armeo.

Ĝi estis la devizo de Brandeburgio dum la Tridekjara milito, la longa konflikto kiu de 1618 ĝis 1648 trafis tutan Eŭropon escepte Svision kaj Turkion.

En 1847 ĝi aperis sur la bukoj de la zonoj de la soldatoj de la prusa armeo, en 1919 de la Reichswehr[1], kaj en 1935 de la Wehrmacht. Ĝi estis tre konata dum la Dua Mondmilito. La germanaj policaj trupoj (Polizeitruppen) uzis ĝin ĝis la jardeko de 1970. Tamen la SS-anoj uzis la sloganon “Meine Ehre heißt Treue“ (Mia honoro nomiĝas lojaleco).

Gott mit uns — Dio è con noi" estas itala militfilmo de Giuliano Montaldo, kun Franco Nero, Richard Johnson, Bud Spencer, kies muzikon komponis Ennio Morricone (1969).

Notoj redakti

  1. La Reichswehr, laŭvorte "Defendo de la Regno" estis la armeo de la respubliko de Weimar. Ĝia nomo aperis en marto 1919 kaj estis oficialigita en januaro 1921. Ĝi malaperis post la kreo de la Wehrmacht (Defendopotenco), en marto 1935.

Eksteraj ligiloj redakti

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la diverslingvaj versioj de Wikipedia.