Gottfried FEDER (naskiĝis la 27-an de januaro 1883 en Würzburg; mortis la 24-an de septembro 1941 en Murnau) estis germana ekonomia teoriulo kaj politikisto de DAP kaj NSDAP.

Gottfried Feder
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1883 (1883-01-27)
en Vircburgo
Morto 24-an de septembro 1941 (1941-09-24) (58-jaraĝa)
en Murnau am Staffelsee
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto • universitata instruisto • inĝenierourbanizisto
vdr

En 1919, Feder fondis la asocion "Deutscher Kampfbund zur Brechung der Zinsknechtschaft". Ĉefa postulo de la batalorganizo estis la ŝtatigo de la bankoj kaj forigo de la rentumoj. Li apartenis al la unuaj anoj de la 5-an de januaro de 1919 fondita Deutsche Arbeiterpartei (DAP) (Germana Laborpartio).

En 1923, kvankam li partoprenis en la Hitler-puĉo, li restis gvidanto en NSDAP (posteulo de DAP) kaj en 1924 oni elektis lin al la germana parlamento (Reichstag), kie li restis parlamantano ĝis 1936. Li tie agadis, faris la senposedigon de la judoj.

Feder iĝis gvidanto de la ekonomia politiko de la nazia partio NSDAP per – en 1927 verkita - skribaĵo Das Programm der NSDAP und seine weltanschaulichen Grundlagen (La programo de NSDAP kaj ties ideologia fundamento) kaj li iĝis ekonomipolitika parolanto de la NSDAP. En 1931 li iĝis prezidanto de Ekonomia Konsilio de NSDAP kaj samjare verkis la skribaĵon Das Programm der NSDAP.

Post la enpotenciĝo de Hitler en 1933, la ekonomia politiko de NSDAP deturniĝis de la antikapitalisma sinteno de Feder. Li iĝis – spite al siaj esperoj- en 1933 nur ŝtatsekretario en la Imperia ekonomia ministerio. Tie li verkis Kampf gegen die Hochfinanz (1933) same la kontraŭjudan skribaĉon Die Juden (1933). En 1934 li estis forigita kaj translokita al posteno de imperia komisaro pri seltejaj aferoj; en 1936 ekokupis la postenon honorara profesoro ĉe la Teknika Altlernejo de Berlin, kie li agadis ĝis sia morto.