Gottfried Wilhelm Leibniz

Germana filozofo kaj matematikisto

Gottfried Wilhelm LEIBNIZ [gotfri:t vilhelm lajbnic], en Esperanto ankaŭ Gotfredo Vilhelmo LEJBNICO (naskiĝis la 1-an de julio 1646 en Lepsiko, mortis la 14-an de novembro 1716 en Hanovro) estis germana filozofo, matematikisto kaj multfakulo. Li okupis elstaran lokon kaj en la historio de matematiko kaj en la historio de filozofio.

Gottfried Wilhelm von Leibniz
Gottfried Leibniz portretita de Christoph Bernhard Francke (1700)
Gottfried Leibniz portretita de Christoph Bernhard Francke (1700)
Persona informo
Gottfried Wilhelm Leibniz
Naskiĝo 1-a de julio 1646
en Leipzig, Saksio,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 14-a de novembro 1716
en Hanovro, Hanovro,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Neustädter Hof- und Stadtkirche St. Johannis vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinagermanafrancaitalaanglanederlandahebrea vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio vd
Alma mater Universitato de AltdorfUniversitato de LepsikoFriedrich-Schiller-Universitato Jena • Alte Nikolaischule (Leipzig) • Thomas-lernejo je Lepsiko vd
Subskribo Gottfried Wilhelm Leibniz
Familio
Patro Friedrich Leibniz vd
Patrino Catharina Schmuck vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo matematikisto • juristofizikistofilozofodiplomatohistoriistobibliotekisto • muzikologo • tradukisto • muzika teoriisto • verkisto • diplomatician • poeto • inĝenierozoologoarkivistobiologogeologo • policy advisor • jurfilozofo • logikisto vd
Laborkampo matematiko, filozofio
Aktiva en LeipzigHanovroAltdorf apud NürnbergBerlinoVienoWolfenbüttelRomoParizoLondono vd
Doktoreca konsilisto Jakob Thomasius • Erhard Weigel • Bartholomäus Leonhard Schwendendörffer • Christiaan Huygens vd
Verkado
Verkoj Traktaĵo pri Metafiziko ❦
Eseoj de Teodiceo ❦
integrala kalkulo ❦
Radokalkulilo ❦
Système nouveau de la nature ❦
Monadologio ❦
lejbnica notacio ❦
calculus ratiocinator ❦
Novaj Eseoj pri la Homa Kompreno vd
Filozofo
Ĉefaj interesoj matematiko, filozofio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gravo redakti

Fakuloj kiaj Bertrand Russell kredis, ke Leibniz disvolvigis kalkulon sendepende el la instruado fare de Isaac Newton,[1] kaj la notacio de Leibniz estis amplekse uzata ekde ĝi esti publikigita. Nur en la 20a jarcento lia Leĝo de Kontinueco kaj lia Transcenda Leĝo de Homogeneco trovis matematikan plibonigon (pere de nenormiga analizo). Li iĝis unu el plej fekundaj inventistoj en la fako de mekanikaj kalkuliloj. Dum laborado por aldoni aŭtomatajn multobligon kaj dividon al la Paskala kalkulilo, li estis la unua kiu priskribis radenhavan kalkulilon en 1685[2] kaj inventis la radon de Leibniz, uzata en la aritmometro, nome la unua amas-produktita mekanika kalkulilo. Li ankaŭ rafinis la sistemon de duuma nombrosistemo, kiu estos poste la kerno de la fondo de virtuale ĉiaj ciferecaj komputiloj. Li malkovris kaj publikigis nociojn de infinitezima kalkulo, publikitajn en 1684, antaŭ ol Isaac Newton, kaj tio kaŭzis multajn debatojn.

Li kredis simbolojn ege gravaj por la komprenado de aferoj. Li provis disvolvi alfabeton de homa pensado, en kiu li provis reprezenti ĉiujn fundamentajn konceptojn per simboloj kaj kombinis tiujn simbolojn por reprezenti pli kompleksajn pensojn. Lejbnico neniam finis ĝin.

Li okupiĝis ankaŭ pri la ideo de internacia lingvo, tial lia Monadologio, la teorio pri la monadoj, apartenis al la unuaj verkoj esperantigitaj omaĝe al liaj interlingvistikaj konceptoj. En Monadologio li klarigis, ke ĉio konsistas el sennombraj diversprofundaj konscieroj, kiujn li nomis „monadoj”, la individuaj ecoj, kiuj difinas pasintecon, nunon kaj estontecon. Li opiniis, ke Dio antaŭe ordigis la monadojn tiel ke nia mondo iĝis la plej bona de ĉiuj eblaj mondoj.[3]

 
Monumento pri Gottfried Wilhelm Leibniz en Leipzig

En filozofio, Leibniz elstaris ĉefe pro sia optimismo, t.e. sia konkludo ke la Universo estas, je limigita senco, la plej bona ebla el kiun Dio povu estis kreinta, nome ideo kiu estis poste ofte primokita fare de aliaj fakuloj kiaj Voltaire. Leibniz, kun René Descartes kaj Baruch Spinoza, estis unu el la tri grandaj defendantoj de raciismo en la 17-a jarcento. La verkaro de Leibniz antaŭis la modernan logikon kaj la analizan filozofion, sed lia filozofio ankaŭ rigardas reen al la skolastika tradicio, en kiu la konkludoj estas produktitaj per aplikado de la racio de unuaj principoj aŭ antaŭaj difinoj pli ol per empiria pruvaro.

Leibniz faris gravajn kontribuojn al fiziko kaj teknologio, kaj pionirigis nociojn kiuj aperos multe poste en filozofio, probablokalkulo, biologio, medicino, geologio, psikologio, lingvistiko, kaj komputiko. Li verkis studojn pri filozofio, politiko, juro, etiko, teologio, historio, kaj filologio. La kontribuoj de Leibniz al tiu ampleksega gamo da fakoj estis disigitaj en tre variaj akademiaj gazetoj, en dekoj da miloj da leteroj, kaj en nepublikigitaj manuskriptoj. Li verkis en kelkaj lingvoj, sed ĉefe en latina, franca, kaj germana.[4] Ne estas kompleta arigo de la verkoj de Leibniz.[5]

Viva resumo redakti

Li edukiĝis en Lepsiko, Jena kaj Altdorf (diplomita en 1666). Laborante al elekto-ĉefepiskopo de Majenco (1667-1676), li pasigis kvar jarojn (1672-1676) en Parizo kaj vizitis Londonon en 1673. Li estis bibliotekisto de la duko de Brunsvigo (1676-1716). Li pasigis la lastajn 30 jarojn de sia vivo sub la protekto de Brunsvigo kiu permesis al li studi matematikon, naturajn sciencojn, historion, filozofion kaj lingvistikon. En tiu periodo li skribis du verkojn : Systema Theologicum, en kiu li pruvis trovi komunajn punktojn inter la katolika kaj protestanta teologioj, kaj Teodiceo (1710), pri la problemo de malbono kaj defendo de optimismo, kiun mokis Voltaire en sia Kandido.

Biografio redakti

Komenca vivo redakti

Gottfried Leibniz naskiĝis la 1-an de julio 1646, ĉirkaŭ la fino de la Tridekjara Milito, en Leipzig, Saksio, al Friedrich Leibniz kaj Catharina Schmuck. Friedrich notis en sia familia taglibro:

"21. Juny am Sontag 1646 Ist mein Sohn Gottfried Wilhelm, post sextam vespertinam 1/4 uff 7 uhr abents zur welt gebohren, im Wassermann."

Traduke:

"Dimanĉe la 21an de Junio [laŭ Nova Stilo: 1a de Julio] 1646, mia filo Gottfried Wilhelm naskiĝis al la mondo kvarono post la sesa vespere, en Amforo."[6][7]

Lia patro mortiĝis kiam li estis nur sesjaraĝa, kaj el tiam li estis edukita fare de sia patrino. Ŝia instruado influis sur la filozofia pensaro de Leibniz en lia posta vivo.

 
Gottfried Wilhelm Leibniz.

La patro de Leibniz estis estinta Profesoro de Morala Filozofio ĉe la Universitato de Lepsiko, kaj la filo poste heredis la personan bibliotekon de la patro. Li ricevis liberan aliron al ĝi je la aĝo de sep jaroj. Kvankam la lerneja laboro de Leibniz estis ege limigita al la studo de malgranda modelaro de aŭtoritatoj, la biblioteko de lia patro permesis al li studi ampleksan varion de antaŭeniraj filozofiaj kaj teologiaj verkoj — kiujn li alimaniere ne estus povinta legi ĝis siaj universitataj jaroj.[8] La aliro al la biblioteko de lia patro, ege verkita en Latino, ankaŭ kondukis lin al elstarigo en Latina lingvo, kiun li atingis je aĝo de 12. Li ankaŭ komponis 300 heksametrojn de latina versaro, en unusola mateno, por speciala evento ĉe la lernejo je aĝo de 13.[9]

Li aliĝis al la iama universitato de sia patro je aĝo de 15,[10] kaj kompletigis sian Bakalaŭron en Filozofio en Decembro 1662. Li defendis sian Disputatio Metaphysica de Principio Individui, kiu enkondukis la principon de individuigo, la 9an de Junio, 1663. Leibniz aprobis sian magistriĝon en Filozofio la 7-an de februaro 1664. Li publikigis kaj defendis sian tezon Specimen Quaestionum Philosophicarum ex Jure collectarum, kiu defendis kaj teorian kaj pedagogian rilataron inter filozofio kaj juro, en Decembro 1664. Post unu jaro de studoj pri juro, li ricevis bakalaŭran gradon ankaŭ pri juro la 28-an de septembro 1665.

En 1666, aĝe 20, Leibniz verkis sian unuan libron, Pri Kombinarto, nome unua parto el kiu estis ankaŭ lia habilitiga tezo en Filozofio.[11] Lia venonta celo estis akiri licenciĝon kaj Doktoriĝon en Juro, kio normale estus postulinta tri jarojn de studado. En 1666, la Universitato de Lepsiko malprobis la doktoriĝan postulon de Leibniz kaj malakceptis havigi al li Doktoriĝon en Juro, plej verŝajne pro sia relativa junaĝo.[12][13] Leibniz pro tio forlasis Lepsikon.[14]

Leibniz tiam aliĝis al la Universitato de Altdorf kaj tuje proponis tezon, kiun li probable estis laborinta antaŭe en Lepsiko.[15] La titolo de lia tezo estis Disputatio Inauguralis De Casibus Perplexis In Jure. Leibniz akiris permesilon por praktiki juron kaj sian Doktoriĝon en Juro en Novembro 1666. Li poste malakceptis la proponon de akademia posteniĝo ĉe Altdorf, dirante "mia pensoj turniĝis tute en alia diferenca direkto".[16]

Jam plenkreskulo, Leibniz ofte prezentiĝis kiel "Gottfried von Leibniz". Multaj postmorte publikigotaj eldonoj de liaj verkoj prezentis lian nomon ĉe la titolpaĝo kiel "Freiherr G. W. von Leibniz." Tamen, oni trovis neniun dokumenton el ajna tiutempa registaro kiu pruvu lian altigon al ajna formo de nobelaro.[17]

1666–1674 redakti

 
Gravuraĵo de Gottfried Wilhelm Leibniz

La unua posteno de Leibniz estis kiel salajrita sekretario de alkemia societo en Nurenbergo.[18] Li konis malmulte pri tiu afero tiam sed prezentiĝis kiel rapida lerninto. Li tuj renkontiĝis kun Johann Christian von Boyneburg (1622–1672), la elpostenigita ĉefministro de la Elektisto de Majenco, nome Johann Philipp von Schönborn.[19] Von Boyneburg dungis Leibniz kiel helpanto, kaj tuj tiele li reamikiĝis kun la Elektisto kaj prezentis Leibniz al li. Leibniz poste dediĉis eseon pri juro al la Elektisto espere akiri dungon. La ruzaĵo funkciis; la Elektisto petis al Leibniz helpi kun la redezajno de la jura kodo por sia Elektolando.[20] En 1669, Leibniz estis nomumita Konsilisto en la Tribunalo. Kvankam von Boyneburg mortiĝis fine de 1672, Leibniz restis sub la dungado de lia vidvino ĝis ŝi maldungis lin en 1674.

Von Boyneburg multon faris por helpi la reputacion de Leibniz, kaj la postaj memoraĵoj kaj leteroj komencis allogi favorajn rezultojn. Al la servo de Leibniz al la Elektisto tuj sekvis postenon de diplomato. Li publikigis eseon, laŭ la pseŭdonimo de fikcia pola nobelo, plendante (malsukcese) por la germana kandidato por la pola krono. La ĉefa forto en eŭropa geopolitiko dum la plenkreskeco de Leibniz estis la ambicio de Ludoviko la 14-a (Francio), bakita de la franca milita kaj ekonomia medio. Dume, la Tridekjara Milito estis lasinta german-parolantan Eŭropon detruita, fragmentita, kaj ekonomie malprogresinta. Leibniz proponis protekti la german-parolantan Eŭropon per dispelo de Ludoviko jene. Francio estus invitata konkeri Egipton kiel komenca paŝo al eventuala konkero de Nederlanda Hindio. Siaflanke, Francio akceptu lasi Germanion kaj Nederlandon neĝenataj. Tiu plano atingis la provizoran subtenon de la Elektisto. En 1672, la franca registaro invitis Leibniz al Parizo por studado,[21] sed la plano estis tuj abandonita pro la komenco de la Franca-nederlanda milito kaj tiele ĝi iĝis malgrava. La malsukcesa invado fare de Napoleono de Egipto en 1798 povas esti vidata kiel senkonscia, malfrua plibonigo de la plano de Leibniz, post la kolonia hegemonio de la orienta hemisfero en Eŭropo jam estis pasinta el la nederlandanoj al la britoj.

Tiele Leibniz pasis kelkajn jarojn en Parizo. Tuj post la alveno, li renkontiĝis kun la nederlanda kuracisto kaj matematikisto Christiaan Huygens kaj konstatis, ke lia propra sciaro pri matematiko kaj fiziko estas disa. Kun Huygens kiel sia mentoro, li komencis programo de mem-studo kiu tuj pelis lin al gravaj kontribuoj al ambaŭ studobjektoj, inklude malkovro de sia versio de la diferencila kaj integrala kalkulo. Li renkontiĝis kun Nicolas Malebranche kaj Antoine Arnauld, la ĉefaj francaj filozofoj tiutempaj, kaj studis la verkojn de Descartes kaj Pascal, kaj nepublikigitajn kaj publikigitajn. Li amikiĝis kun germana matematikisto, nome Ehrenfried Walther von Tschirnhaus; ili korespondis dum la resto de siaj vivoj. En 1675 li estis akceptita de la Akademio de Sciencoj de Francio kiel eksterlanda honora membro, spite sian mankon de atento por la akademio.

 
Radokalkulilo.

Kiam iĝis klare ke Francio ne plenumos sian parton de la egipta plano de Leibniz, la Elektisto sendis sian nevon, helpita de Leibniz, al rilata misio ĉe la angla registaro en Londono, komence de 1673.[22] Tie Leibniz interkonatiĝis kun Henry Oldenburg kaj John Collins. Li renkontiĝis kun la Royal Society kie li montris kalkulmaŝinon kiun li estis desegninta kaj estis konstruita ekde 1670. Tiu maŝino kapablis plenumi ĉiujn kvar bazajn operaciojn (sumado, subtraho, multiplikado, kaj dividado), kaj la Societo tuj faris lin eksterlandan membron. Tiu misio finis subite kiam venis novaĵoj pri la morto de la Elektisto, pro kio Leibniz tuje revenis al Parizo kaj ne, kiel oni dekomence planis, al Majenco.[23]

La subitaj mortoj de siaj du patronoj en la sama vintro devigis Leibniz serĉi novan bazon por sia kariero. En tiu kadro, invito de 1669 el la Duko de Brunsvigo por viziti Hanoveron montriĝis katastrofa. Leibniz malakceptis la inviton, sed ekkorespondis kun la Duko en 1671. En 1673, Johann Friedrich, Duko de Brunsvigo-Luneburgo proponis al li la postenon de Konsilisto kiun Leibniz tre malvolonte akceptis du jarojn poste, nur post iĝis klare ke ne estis probabla dungo en Parizo, je kies intelekta stimulado li fidis, aŭ ĉe la imperia kortego de la Habsburgoj.

Dinastio de Hanovro, 1676–1716 redakti

 
Nederlanda poŝtmarko montranta bildon de Leewenhoek.

Leibniz sukcesis prokrasti sian alvenon en Hanovron ĝis la fino de 1676 post fari unu pli mallongan veturon al Londono, kie li estis poste akuzita de Newton pro montrado de kelkaj el la nepublikigita verkaro de Newton pri kalkulo.[24] Tio estis parto de la subteno por akuzado, farota jardekojn poste, ke li estis ŝtelinta la kalkulkonceptojn el Newton. Pri la veturo el Londono al Hanovro, Leibniz haltis ĉe Hago kie li renkontiĝis kun Leeuwenhoek, nome la malkovrinto de mikroorganismoj. Li pasis kelkajn tagojn en forta studdiskuto kun Spinoza, kiu estis kompletiginta siajn majstroverkon, nome Etiko.[25]

En 1677, li estis nomumita je sia propono kiel Privata Konsilisto de Justico, posteno kiun li tenis por la resto de sia vivo. Leibniz servis tri sinsekvajn regantojn de la Dinastio Brunsviko kiel historiisto, pripolitika konsilisto, kaj ĉefe sekve, kiel bibliotekisto de la duka biblioteko. Tiele li verkis pri ĉiujn aferojn de politiko, historio, kaj teologio kiu rilatus al la Dinastio Brunsviko; la rezultaj dokumentoj formas valoran parton de la historia registro de tiu periodo.

 
Sofia de Hanovro.

Inter la malmultaj personoj en norda Germanio kiu akceptis Leibniz estis la Elektist-edzino Sofia de Hanovro (1630–1714), ŝia filino Sofia Ĉarlota de Hanovro (1668–1705), la Reĝino de Prusio kaj agnoskita disĉiplo, kaj Karolino de Ansbaĥo, nome edzino de ŝia nepo, la estonta reĝo Georgo la 2-a de Britio. Kun ĉiu el tiuj virinoj li estis korespondanto, konsilisto kaj amiko. Siavice, ili ĉiuj akceptis Leibniz pli ol ŝiaj edzoj kaj la estonta reĝo Georgo la 1-a de Britio.[26]

La loĝantaro de Hanovro estis nur ĉirkaŭ 10000, kaj ties provinceca rango eventuale ĝenis al Leibniz. Tamen, por esti grava kortegano de la Dinastio Brunsvigo ĝi estis honoro, ĉefe pro la meteora starigo en la prestiĝo de tiu Dinastio dum la asocio de Leibniz kun ĝi. En 1692, la Duko de Brunsvigo iĝis hereda Elektisto de la Sankta Romia Imperio. La Brita Act of Settlement 1701 nomumis la Elektistedzinon Sofia kaj ŝian posteularon kiel la reĝa familio de Anglio, post la morto kaj de la reĝo Vilhelmo la 3-a kaj de lia bofratino kaj sukcedanto, la reĝino Anne. Leibniz ludis gravan rolon en la iniciatoj kaj negocado kiuj kondukis al tiu Act, sed ne ĉiam ĝi estis efika. Por ekzemplo, io kiun li publikigis anonime en Anglio, intence helpi al la partio de Brunsvigo, estis formale cenzurita de la Brita Parlamento.

La Brunsvigoj toleris la enorman klopodon kiun Leibniz dediĉis al la intelektaj celoj nerilataj al liaj devoj kial kortegano, celoj kiaj perfekti la kalkulon, verki pri alia matematiko, logiko, fiziko, kaj filozofio, kaj zorgi pri ampleksega korespondado. Li komencis labori pri kalkulo en 1674; la plej frua pruvaro de ties uzado en liaj survivintaj notlibroj estas de 1675. Ĉirkaŭ 1677 li jam havis koheran sistemon ĉemane, sed li ne publikigis lin ĝis 1684. La plej gravaj matematikaj skribaĵoj de Leibniz estis publikigitaj inter 1682 kaj 1692, kutime en gazeto kiun li kaj Otto Mencke fondis en 1682, nome Acta Eruditorum. Tiu gazeto ludis ŝlosilan rolon en la progreso de lia matematika kaj scienca reputacio, kiuj siavice pligrandigis sian elstarecon en diplomatio, historio, teologio, kaj filozofio.

 
La korespondado de Leibniz, artikoloj kaj notoj el 1669-1704, Nacia Biblioteko de Pollando.

La Elektisto Ernst August komisiis al Leibniz verki historion de la Dinastio Brunsvigo, malantaŭen ĝis la epoko de Karolo la Granda aŭ eĉ pli frue, esperante ke la rezultonta libro helpu al liaj dinastiaj ambicioj. Ekde 1687 ĝis 1690, Leibniz veturis etende en Germanion, Aŭstrion, kaj Italion, serĉante kaj trovante arkivajn materialojn por tiu projekto. Pasis jardekoj kaj neniu historio aperis; la venonta Elektisto ege ĝeniĝis pro la ŝajna prokrastemo de Leibniz. Leibniz neniam finigis la projekton, parte pro sia postulema agado en multaj aliaj aferoj, sed ankaŭ ĉar li insistis verki detale esploritan kaj prilaboritan libron bazitan sur arkivaj fontoj, kiam liaj patronoj estus estintaj tre feliĉaj per mallonga populara libro, ĉiukaze nur iom pli ol unu genealogio kun komentarioj, por esti kompletigita en tri jaroj aŭ malpli. Ili neniam sciis, ke li fakte jam estis farinta parton de sia atribuita tasko: kiam la materialo kiun Leibniz estis verkinta kaj kolektinta por lia historio de la Dinastio Brunsvigo estis finfine publikigita en la 19-a jarcento, ĝi plenigis tri volumojn.

En 1708, John Keill, verkante en la gazeto de la Royal Society kaj kun la supozata konsento de Newton, akuzis Leibniz esti plagiatinta la kalkulteoriojn de Newton.[27] Tiele oni komencis la polemikon inter Newton kaj Leibniz pri la konkurenco en la inventoprioritato de la kalkulteorioj kio malheligis la reston de la vivo de Leibniz. Formala esplorado fare de la Royal Society (en kiu Newton estis neagknoskita partoprenanto), entreprenita reage al la postulo fare de Leibniz por rezigno, akceptis la akuzojn fare de Keill. Historiistoj de matematiko verkante el 1900 estis tendencaj senkulpigi Leibniz, indikante al gravaj diferencoj inter la versioj de la kalkulo de Leibniz kaj de Newton.

En 1711, dum veturo en nordan Eŭropon, la rusa caro Petro la Granda haltis en Hanovro kaj trafis Leibniz, kiu tiam montris ioman intereson en rusaj aferoj kaj jam por la resto de sia vivo. En 1712, Leibniz komencis dujaran estadon en Vieno, kie li estis nomumita Imperia Kortega Konsilisto de Habsburgoj. Je la morto de la reĝino Anne en 1714, la Elektisto Georgo Ludoviko iĝis reĝo Georgo la 1-a de Britio, laŭ la preskriboj de la Act of Settlement de 1701. Kvankam Leibniz estis farinta multon por alveni al tiu feliĉa okazaĵo, ĝi ne estis por li momento de gloro. Spite la intervenon de la Princino de Kimrio, nome Karolina de Ansbaĥo, Georgo la 1-a malpermesis Leibniz veni al li en Londono ĝis li estis kompletiginta almenaŭ unu volumon de la historio de la familio Brunsvigo, kiun lia patro estis komisiinta preskaŭ 30 jarojn antaŭe. Krome, por Georgo inkludi Leibniz en sia londona kortego estus estinta insulta por Newton, kiu estis konsiderata kiel venkinto de la polemiko pri la kalkulprioritato kaj kies elstareco ĉe la britaj oficialaj etosoj ne povus esti pli alta. Finfine, lia kara amikino kaj defendantino, la vidvino Elektistedzino Sofia, mortiĝis en 1714.

Morto redakti

Leibniz mortiĝis en Hanovro en 1716: tiame, li estis tiom for el favoro ke nek Georgo la 1-a (kiu hazarde estis proksime de Hanovro tiam) nek ajna kortegano krom lia persona sekretario ĉeestis la funebron. Kvankam Leibniz estis dumviva membro de la Royal Society kaj de la Berlina Akademio de Sciencoj, tiu organizo ne konsideris honorigi lian morton. Lia tombo restis senmarka dum pli ol 50 jaroj. Faris nekrologon de Leibniz Fontenelle, antaŭ la Akademio de Sciencoj de Francio en Parizo, kiu estis akceptinta lin kiel eksterlanda membro en 1700. La nekrologo estis komponita je peto de la Dukino de Orleano, nevino de la Elektistino Sofia.

Persona vivo redakti

Leibniz neniam edziĝis. Li plendis foje pri mono, sed la monsumo kiun li lasis al sia sola heredanto, la duonfilo de sia fratino, pruvis, ke la Brunsvigoj estis multe pagintaj al li. En sia diplomata taskaro, li foje kondutis senskrupule, same kiel tro ofte ĉe la profesiaj diplomatoj tiamaj. En kelkaj okazoj, Leibniz reendatis kaj ŝanĝis personajn manuskriptojn, agoj kiuj metis lin en malfacilaĵoj dum la polemiko kontraŭ Newton por la kalkulinventaĵoj. Alflanke, li estis ĉarma, edukita, kaj bonhumora kaj imagopova.[28] Li havis multajn amikojn kaj admirantojn tra la tuta Eŭropo. Pri la religiaj vidpunktoj de Leibniz, kvankam li estis konsiderata fare de kelkaj biografiistoj kiel diista, li estis ankaŭ vidita kiel teista; por ekzemplo, biografiisto Herbert Breger asertas, "Leibniz kredis en la Dio de Kristanismo kaj li ankaŭ havis eksterordinare altan estimon por racio kaj ties kapabloj."[29][30][31][32]

Filozofo redakti

 
La Monadologie en Esperanto.

La filozofia pensaro de Leibniz aperas fragmentita, ĉar liaj filozofiaj verkoj konsistas ĉefe el multaj mallongaj pecoj: gazetartikoloj, manuskriptoj publikigitaj longe post lia morto, kaj multaj leteroj al multaj korespondantoj. Li verkis nur du libro-longajn filozofiajn traktaĵojn, el kiuj nur "Théodicée" de 1710 estis publikigita en sia vivodaŭro.

Leibniz datigis sian starton kiel filozofo per sia Discours de métaphysique, kiun li komponis en 1686 kiel komentario pri disputo inter Nicolas Malebranche kaj Antoine Arnauld. Tio kondukis al etenda kaj valora korespondado kun;[33] tiu kaj la Discours ne estis publikigitaj ĝis la 19-a jarcento. En 1695, Leibniz faris publikan eniron en la eŭropa filozofio per gazetartikolo titolita "Nova sistemo de naturo kaj komunikado de substancoj".[34] Inter 1695 kaj 1705, li komponis sian Nouveaux essais sur l'entendement humain, etenda komentario pri la verko de John Locke de 1690 nome An Essay Concerning Human Understanding, sed post ekscii pri la morto de Locke en 1704, li perdis la deziron publikigi ĝin, kaj tiel la Nouveaux essais ne estis publikigita ĝis 1765. La Monadologie, komponita en 1714 kaj publikigita postmorte, konsistas el 90 aforismoj.

Matematikisto redakti

Kvankam la matematika nocio de funkcio estis implicita en la trigonometriaj kaj logaritmaj tabeloj, kiuj jam ekzistis en lia epoko, Leibniz estis la unua, en 1692 kaj 1694, kiu uzis ĝin eksplicite, por montri kelkajn geometriajn konceptojn rilatajn al kurboj, kiel absciso, ordinato, tanĝanto, ĥordo, kaj perpendikularo.[35] En la 18-a jarcento, "funkcio" perdis tiujn geometriajn asociojn. Leibniz kredis ankaŭ, ke la sumo de nefinia nombro de nuloj estus egala al unu duono uzante la analogion de la kreado de la mondo el nenio.[36] Leibniz estis ankaŭ unu el la pioniroj en asekura matematiko, kalkulante la aĉetprezo de la jara vivo kaj la likvidigon de la ŝtata ŝuldo.[37]

Sciencisto kaj inĝeniero redakti

La verkoj de Leibniz estas ankoraŭ studitaj, ne nur pro siaj antaŭdiroj kaj eblaj malkovroj ne ankoraŭ agnoskitaj, sed kiel vojoj por antaŭenigi la nuntempan sciaron. Multo de lia verkado pri fiziko estas inkludita en la verko de Gerhardt "Matematikaj verkoj". Leibniz kontribuis al statiko kaj dinamiko, ofte malkonsente kun Descartes kaj Newton. Li desegnis novan teorion pri movado (dinamiko) bazite sur la kineta energio kaj la potenciala energio.

Proponante, ke la Tero havas fanditan kernon, li antaŭvidis la modernan geologion. En embriologio, li estis praformaciisto, sed proponis ankaŭ, ke organismoj estas rezulto de kombino de senfina nombro de eblaj mikrostrukturoj kaj de ties povoj. En vivosciencoj kaj paleontologio, li montris surprizan transformisman intuicion, helpita de sia studo de kompara anatomio kaj fosilioj. Unu el liaj ĉefaj verkoj pri tiu fako, nome Protogaea, nepublikigita en lia vivodaŭro, estis ĵus publikigita en angla por la unua fojo. Li laboris por frua organisma teorio.[38] En medicino, li instigis kuracistojn de sia epoko — kun kelkaj rezultoj — bazi siajn teoriojn en detalaj komparaj observoj kaj verigi eksperimentojn, kaj firme distingi sciencajn kaj metafizikajn vidpunktojn.

Li krome interesiĝis pri psikologio, aliaj homaj sciencoj, teknologio, komputado kaj informadiko, estis bibliotekisto kaj kreis bibliotekajn katalogojn (fakte oni konsideras lin fondinto de la bibliotekoscienco kaj de la biblioteka klasifiko) kaj promociis la kreadon kaj funkciadon de sciencaj akademioj. Li pioniris la kreadon de datumbazoj kaj de empiriaj komunaj sistemoj por la tuta sciado, kaj proponis politikan kaj religian unuecon por Eŭropo — kio iel povas esti konsiderata kiel distanca antaŭvidoj de la artefaritaj lingvoj (ekz., Esperanto kaj aliaj)[39], de la simbola logiko, kaj eĉ de la Tut-Tera Teksaĵo.

Juristo redakti

La skriboj de Leibniz pri juro, etiko, kaj politiko estis iom neatentitaj en sia epoko, sed poste oni vidis ilin kiel ege klarvidaj.[40] Kvakam Leibniz ne estis defendanto de la absoluta monarkio kiel Hobbes, aŭ de tiraneco en ajna formo, li ankaŭ ne sekvis la politikajn kaj konstituctiajn vidpunktojn de sia samtempulo John Locke, kio subtenis liberalismon, en Ameriko en la 18-a jarcento kaj poste aliloke. En 1677, Leibniz alvokis al eŭropa konfederacio, regata de konsilantaro aŭ senato, kies membroj reprezentus tutajn naciojn sed estus liberaj por voĉdoni siakonscience;[41] tio estas foje konsiderata antaŭvido de la Eŭropa Unio. Li kredis, ke Eŭropo adoptus uniforman religion. Li ripetis tiujn proponojn en 1715. Sed samtempe, li proponis interreligiajn kaj plurkulturajn projektojn por krei universalan sistemon de justico, kiu postulus pli larĝan interfakan perspektivon. Tiukadre li kombinis lingvistikon (speciale ĉinologio), moralo kaj jura filozofio, administrado, ekonomiko, kaj politiko.[42]

Filologo kaj saĝulo redakti

Leibniz estis ankaŭ filologo kaj entuziasma studento de lingvoj, speciale interesata pri informado rilata al vortotrezoro kaj gramatiko. Li malakceptis la kredon de multaj tiamaj kristanaj fakuloj, ke la hebrea estis la pralingvo de la homaro. Li malakceptis ankaŭ la argumento de kelkaj tiamaj svedaj fakuloj, ke formo de pra-sveda estis la praaĵo de la Ĝermanaj lingvoj. Li cerbumis ankaŭ pri la originoj de la slavaj lingvoj kaj estis entuziasma pri la klasika ĉina lingvo. Leibniz estis fakulo ankaŭ pri Sanskrito.[36]

 
Diagramo de la heksagramoj de I Ching sendita al Leibniz de Joachim Bouvet. La arabaj ciferoj estis aldonitaj de Leibniz.[43]

Leibniz estis eble la unua grava eŭropa intelektulo kiu ege interesiĝis pri la ĉina civilizacio, kion li konis per korespondado kun, kaj legante verkojn de, eŭropaj kristanaj misiistoj en Ĉinio. Li ŝajne legis la verkon de Philippe Couplet nome Confucius Sinarum Philosophus pri Konfuceo jam en la unua jaro de ties publikigo.[44] Li venis al la konkludo ke eŭropanoj lernus multon el la konfucea etika tradicio. Li cerbumis pri la eblo ke la Ĉinaj karaktroj estus nekonscia formo de lia universala karakteriko. Li notis kiel la heksagramoj de I Ching korespondas al la duumaj ciferoj el 000000 ĝis 111111, kaj konkludis, ke tiu mapado estis montro de la gravaj ĉinaj atingoj en la fako de filozofia matematiko kiun li tiom admiris.[45] Leibniz komunikis siajn ideojn pri la duuma sistemo reprezentante kristanismon al la imperiestro de Ĉinio, en la espero, ke li povus konverti lin.[36] Leibniz estis la nura grava filozofo de tiama Okcidento kiu klopodis kongruigi konfuceajn ideojn kun la hegemoniaj eŭropaj kredoj.[46]

Leibniz laboris en Vieno inter Majo 1688 kaj Februaro 1689, kie li faris grandan juran kaj diplomatan laboron por la Brunsvigoj. Li tiam vizitis minejojn, parolis kun mininĝenieroj, kaj klopodis negocadi eksportkontraktojn por plumbo el la dukaj minoj de la Harca montaro. Lia propono ke la stratoj de Vieno estu lumigitaj per lampoj kiuj bruligu kolzoleon estis plenumita. Li same proponis la reorganizadon de la ekonomio de Aŭstrio, reformante la monerstampadon de multo de centra Eŭropo, negocante Konkordaton inter la Habsburgoj kaj la Vatikano, kaj kreante imperian esplorbibliotekon, oficialan arkivon, kaj publikaj sekurfonduson. Li verkis kaj publikigis gravan artikolon pri mekaniko.

Verkoj de Leibniz redakti

  • Disputatio Metaphysica De Principio Individui, Leipzig 1663. (kun Jakob Thomasius) ciferecita ĉe SLUB-Dresden [2]
  • Disputatio Inauguralis De Casibus Perplexis In Jure [Altdorf] 1666. ciferecita ĉe SLUB-Dresden [3]
  • Nova Methodus Discendae Docendaeque Iurisprudentiae Frankfurt 1667. ciferecita ĉe SLUB-Dresden [4]
  • Dialogus de connexione inter res et verba. 1677.
  • Nova Methodus Pro Maximis Et Minimis. Leipzig 1684.
  • Discours de métaphysique. 1686.
  • Ars Combinatoria. [Jena] 1690. ciferecita ĉe SLUB-Dresden [5]
  • Système nouveau de la nature. 1695.
  • Nouveaux essais sur l’entendement humain. 1704.
  • Scriptores rerum Brunsvicensium, 3 Bde. Hannover 1707–1711. (Von Leibniz herausgegebene Quellensammlung zur welfischen und niedersächsischen Geschichte). ciferecita ĉe ULB Düsseldorf [6]
  • Essais de Théodicée. Amsterdamo 1710.
  • Principes de la nature et de la Grâce fondés en raison. 1714.
  • La Monadologie. 1714 (1720).
  • Protogaea oder Abhandlung von der ersten Gestalt der Erde und den Spuren der Historie in Denkmalen der Natur. Leipzig 1749 (postmorte).

En Esperanto aperis redakti

  • Monadologio (tr. Émile Boirac, 1902; dua eldono, 1904; tria eldono, 1905). Tiu tradukaĵo aperas ankaŭ en Filozofia Revuo Simpozio (Esperantlingva Revuo de Filozofia Asocio Tutmonda - FAT, eldonita en Florianopolo, Brazilo), volumo 6, n-ro 12, Septembro 1988, p. 23-33.
  • Monadologio * Demonadologio (tr. Ionel Oneţ, 2013 ĉe Eldonejo Bero).

Notoj redakti

  1. Russell, Bertrand. (2013-04-15) History of Western Philosophy: Collectors Edition (angle). Routledge, p. 564. ISBN 9781135692841.
  2. David Smith, pp. 173–181 (1929)
  3. Monadologio * Demonadologio (esperante). Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2013-07-16.
  4. Roughly 40%, 35%, and 25%, respectively.www.gwlb.de Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine. Leibniz-Nachlass (i.e. Legacy of Leibniz), Gottfried Wilhelm Leibniz Bibliothek (unu el la tri Oficialaj Bibliotekoj de la germana subŝtato Malsupra Saksio).
  5. Baird, Forrest E.. (2008) From Plato to Derrida. Upper Saddle River, New Jersey: Pearson Prentice Hall. ISBN 0-13-158591-6.
  6. Eble la vortoj "en Amforo" referencas al la Luno (la Suno en Kankro; Sagisto aperante (ascendanta)); vidu Natal chart of Gottfried Leibniz.
  7. La originalo havas "1/4 uff 7 uhr" sed ĉar ne estas tialo por supozi tion en la 17a jarcento tio signifus kvarono antaŭ la sepa. La citaĵo estas el Hartmut Hecht en Gottfried Wilhelm Leibniz (Teubner-Archiv zur Mathematik, Volume 2, 1992), en la unuaj linioj de la ĉapitro 2, Der junge Leibniz, p. 15; vidu H. Hecht, Der junge Leibniz; vidu ankaŭ G. E. Guhrauer, G. W. Frhr. v. Leibnitz. B. 1. Breslau 1846, Anm. S. 4.
  8. Mackie (1845), 21
  9. Mackie (1845), 22
  10. Mackie (1845), 26
  11. Kelkaj kopioj estis produktitaj kiel postulita de la habilitiga proceduro; ĝi estis represita sen lia aprobo en 1690.
  12. Jolley, Nicholas. (1995) The Cambridge Companion to Leibniz. Cambridge University Press.:20
  13. Simmons, George. (2007) Calculus Gems: Brief Lives and Memorable Mathematics. MAA.:143
  14. Mackie (1845), 38
  15. Mackie (1845), 39
  16. Mackie (1845), 40
  17. Aiton 1985: 312
  18. Ariew R., G.W. Leibniz, life and works, p.21 en The Cambridge Companion to Leibniz, eld. de N. Jolley, Cambridge University Press, 1994, ISBN 0521365880, Resumo de paĝo 21
  19. Mackie (1845), 43
  20. Mackie (1845), 44-45
  21. Mackie (1845), 58-61
  22. Mackie (1845), 69-70
  23. Mackie (1845), 73-74
  24. Pri la kverelo inter Newton kaj Leibniz kaj revizio de la pruvaro, vidu Alfred Rupert Hall, Philosophers at War: The Quarrel Between Newton and Leibniz, (Cambridge, 2002), pp. 44–69.
  25. Mackie (1845), p. 117-118
  26. Por studo de la korespondaĵaro de Leibniz kun Sofia Ĉarlota, vidu MacDonald Ross, George, 1990, "Leibniz’s Exposition of His System to Queen Sophie Charlotte and Other Ladies." En Leibniz in Berlin, eld. H. Poser kaj A. Heinekamp, Stuttgart: Franz Steiner, 1990, 61-69.
  27. Mackie (1845), 109
  28. Vidu Wiener IV.6 kaj Loemker § 40. Ankaŭ vidu kuriozan citaĵon titole "Leibniz's Philosophical Dream," unuafoje publikigita de Bodemann en 1895 kaj tradukita en p. 253 de Morris, Mary, eld. kaj trad., 1934. Philosophical Writings. Dent & Sons Ltd.
  29. Christian Mathematicians – Leibniz GOD & MATH Thinking Christianly About Math Education.
  30. Gottfried Wilhelm Leibniz. (2012) Peter Loptson: Discourse on Metaphysics and Other Writings. Broadview Press, p. 23–24. ISBN 9781554810116. “The answer is unknowable, but it may not be unreasonable to see him, at least in theological terms, as essentially a deist. He is a determinist: there are no miracles (the events so called being merely instances of infrequently occurring natural laws); Christ has no real role in the system; we live forever, and hence we carry on after our deaths, but then everything — every individual substance — carries on forever. Nonetheless, Leibniz is a theist. His system is generated from, and needs, the postulate of a creative god. In fact, though, despite Leibniz's protestations, his God is more the architect and engineer of the vast complex world-system than the embodiment of love of Christian orthodoxy.”.
  31. Christopher Ernest Cosans. (2009) Owen's Ape & Darwin's Bulldog: Beyond Darwinism and Creationism. Indiana University Press, p. 102–103. ISBN 9780253220516. “In advancing his system of mechanics, Newton claimed that collisions of celestial objects would cause a loss of energy that would require God to intervene from time to time to maintain order in the solar system (Vailati 1997, 37–42). Kritike al tio, Leibniz reagis: "Sir Isaac Newton kaj liaj sekvantoj havas ankaŭ tre strangan opinion koncerne al la verko de Dio. Laŭ ties doktrino, Dio Ĉiopova volas streĉi sian horloĝon de tempo al tempo; alimaniere ĝi povus ĉesi moviĝis." (Leibniz 1715, 675) Leibniz asertas ke ajna scienca teorio kiu fidas je Dio por plenumi miraklojn post Li mem estis farinta la unua la universo indikas, ke Dio ne havis sufiĉan antaŭvidon aŭ povon por establi taŭgajn naturajn leĝojn en unua loko. Defende de la teismo de Newton, Clarke estas neapologa: "'tis not a diminution but the true glory of his workmanship that nothing is done without his continual government and inspection"' (Leibniz 1715, 676–677). Clarke ŝajne konsultis kun Newton kiel respondi al Leibniz. Li asertas ke la diismo de Leibniz kondukas al "la nocio de materiismo kaj destino" (1715, 677), ĉar ĝi ekskludas Dion el la ĉiutagaj taskoj de naturo.”.
  32. Shelby D. Hunt. (2003) Controversy in Marketing Theory: For Reason, Realism, Truth, and Objectivity. M.E. Sharpe, p. 33. ISBN 9780765609311. “Consistent with the liberal views of the Enlightenment, Leibniz was an optimist with respect to human reasoning and scientific progress (Popper 1963, p.69). Although he was a great reader and admirer of Spinoza, Leibniz, being a confirmed deist, rejected emphatically Spinoza's pantheism: God and nature, for Leibniz, were not simply two different "labels" for the same "thing".”.
  33. Ariew & Garber, 69; Loemker, §§36, 38
  34. Ariew & Garber, 138; Loemker, §47; Wiener, II.4
  35. Struik (1969), 367
  36. 36,0 36,1 36,2 Agarwal, Ravi P. (2014) Creators of Mathematical and Computational Sciences. Springer, Cham. ISBN 978-3-319-10870-4.
  37. Leader, editor, Timothy Gowers; associate editors, June Barrow-Green, Imre. (2008) The Princeton Companion to Mathematics. Princeton: Princeton University Press, p. 745. ISBN 978-0-691-11880-2.
  38. Pri Leibniz kaj biologio, vidu Loemker (1969a: VIII).
  39. Tiukadre vidu ekzemple artikolon Universala lingvo (Leibniz)
  40. Vidu, por ekzemplo, Ariew kaj Garber 19, 94, 111, 193; Riley 1988; Loemker §§2, 7, 20, 29, 44, 59, 62, 65; W I.1, IV.1–3
  41. Loemker: 58, fn 9
  42. See José Andrés-Gallego: 42. “Are Humanism and Mixed Methods Related? Leibniz’s Universal (Chinese) Dream”: Journal of Mixed Methods Research, 29(2) (2015): 118–132: [1] Arkivigite je 2016-08-27 per la retarkivo Wayback Machine.
  43. Perkins (2004), 117
  44. (1971) “Leibniz's Interpretation of Neo-Confucianism”, Philosophy East and West 21 (1), p. 3–22. doi:10.2307/1397760. 
  45. Pri Leibniz, I Ching, kaj duumaj ciferoj, vidu Aiton (1985: 245–248). La verkoj de Leibniz pri la ĉina civilizacio estas kolektitaj kaj tradukitaj en Cook kaj Rosemont (1994), kaj studitaj en Perkins (2004).
  46. (2015) “Leibniz, China, and the Problem of Pagan Wisdom”, Philosophy East and West 65 (3), p. 936–947. doi:10.1353/pew.2015.0074. 

Referencoj redakti

Bibliografioj redakti

  • Bodemann, Eduard, Die Leibniz-Handschriften der Königlichen öffentlichen Bibliothek zu Hannover, 1895, (anastazia represo: Hildesheim, Georg Olms, 1966).
  • Bodemann, Eduard, Der Briefwechsel des Gottfried Wilhelm Leibniz in der Königlichen öffentliche Bibliothek zu Hannover, 1895, (anastazia represo: Hildesheim, Georg Olms, 1966).
  • Ravier, Émile, Bibliographie des œuvres de Leibniz, Paris: Alcan, 1937 (anastazia represo Hildesheim: Georg Olms, 1966).
  • Heinekamp, Albert kaj Mertens, Marlen. Leibniz-Bibliographie. Die Literatur über Leibniz bis 1980, Frankfurt: Vittorio Klostermann, 1984.
  • Heinekamp, Albert kaj Mertens, Marlen. Leibniz-Bibliographie. Die Literatur über Leibniz. Band II: 1981-1990, Frankfurt: Vittorio Klostermann, 1996.

Ĝisdatigita bibliografio de pli ol 25 000 titoloj disponeblas ĉe Leibniz Bibliographie.

Unuaranga fontaro redakti

  • Wiener, Philip, (eld.), 1951. Leibniz: Selections. Scribner.
  • Schrecker, Paul & Schrecker, Anne Martin, (eld.), 1965. Monadology and other Philosophical Essays. Prentice-Hall.
  • Parkinson, G. H. R. (ed.), 1966. Logical Papers. Clarendon Press.
  • Mason, H.T. & Parkinson, G.H.R. (eld.), 1967. The Leibniz-Arnauld Correspondence. Manchester University Press.
  • Loemker, Leroy, (eld.), 1969 (1956). Leibniz: Philosophical Papers and Letters. Reidel.
  • Morris, Mary & Parkinson, G. H. R. (eld.), 1973. Philosophical Writings. Everyman’s University Library.
  • Riley, Patrick, (eld.), 1988. Leibniz: Political Writings. Cambridge University Press.
  • Niall, R. Martin, D. & Brown, Stuart (eld.), 1988. Discourse on Metaphysics and Related Writings. Manchester University Press.
  • Ariew, Roger kaj Garber, Daniel. (eld.), 1989. Leibniz: Philosophical Essays. Hackett.
  • Rescher, Nicholas (eld.), 1991. G. W. Leibniz’s Monadology. An Edition for Students, University of Pittsburgh Press.
  • Parkinson, G. H. R. (eld.) 1992. De Summa Rerum. Metaphysical Papers, 1675-1676. Yale University Press.
  • Cook, Daniel, & Rosemont, Henry Jr., (eld.), 1994. Leibniz: Writings on China. Open Court.
  • Farrer, Austin (eld.), 1995. Theodicy, Open Court.
  • Remnant, Peter, & Bennett, Jonathan, (eld.), 1996 (1981). Leibniz: New Essays on Human Understanding. Cambridge University Press.
  • Woolhouse, R.S., kaj Francks, R., (eld.), 1997. Leibniz’s ‘New System’ and Associated Contemporary Texts. Oxford University Press.
  • Woolhouse, R.S., kaj Francks, R., (eld.), 1998. Leibniz: Philosophical Texts. Oxford University Press.
  • Ariew, Roger, (eld.), 2000. G. W. Leibniz and Samuel Clarke: Correspondence. Hackett.
  • Richard T. W. Arthur, (eld.), 2001. The Labyrinth of the Continuum: Writings on the Continuum Problem, 1672-1686. Yale University Press.
  • Robert C. Sleigh Jr., (eld.), 2005. Confessio Philosophi: Papers Concerning the Problem of Evil, 1671-1678. Yale University Press.
  • Dascal, Marcelo (eld.), 2006. “G. W. Leibniz. The Art of Controversies’’, Springer.
  • Strickland, Lloyd, 2006 (eld.). The Shorter Leibniz Texts: A Collection of New Translations. Continuum.
  • Look, Brandon kaj Rutherford, Donald (eld.), 2007. The Leibniz-Des Bosses Correspondence, Yale University Press.
  • Cohen, Claudine kaj Wakefield, Andre, (eld.), 2008. Protogaea. University of Chicago Press.
  • Murray, Michael, (eld.) 2011. Dissertation on Predestination and Grace, Yale University Press.
  • Strickand, Lloyd (eld.), 2011. Leibniz and the two Sophies. The Philosophical Correspondence, Toronto.
  • Lodge, Pail (eld.), 2013. The Leibniz-De Volder Correspondence: With Selections from the Correspondence Between Leibniz and Johann Bernoulli, Yale University Press.
  • Artosi, Alberto, Pieri, Bernardo, Sartor, Giovanni (eld.), 2014. Leibniz: Logico-Philosophical Puzzles in the Law, Springer.

Duaranga fontaro ĝis 1950 redakti

  • Du Bois-Reymond, Paul, 1974. Leibnizsche Gedanken in der neueren Naturwissenschaft, Berlin: Dummler, 1871 (represita en sia Vorträge über Philosophie und Gesellschaft, Hamburg: Felix Meiner.
  • Couturat, Louis, 1901. La Logique de Leibniz. Paris: Felix Alcan.
  • Heidegger, Martin, 1983. The Metaphysical Foundations of Logic. Indiana University Press (lecture course, 1928).
  • Lovejoy, Arthur O., 1957 (1936). "Plenitude and Sufficient Reason in Leibniz and Spinoza" in his The Great Chain of Being. Harvard University Press: 144–82. Represita en Frankfurt, H. G., (eld.), 1972. Leibniz: A Collection of Critical Essays. Anchor Books 1972.
  • Mackie, John Milton; Guhrauer, Gottschalk Eduard, 1845. Life of Godfrey William von Leibnitz. Gould, Kendall and Lincoln.
  • Smith, David Eugene. (1929) A Source Book in Mathematics. New York and London: McGraw-Hill Book Company, Inc..
  • Ward, A. W., 1911. Leibniz as a Politician (prelego)

Duaranga fontaro post 1950 redakti

  • Adams, Robert Merrihew. 1994. Lebniz: Determinist, Theist, Idealist. New York: Oxford, Oxford University Press.
  • Aiton, Eric J., 1985. Leibniz: A Biography. Hilger (UK).
  • Antognazza, Maria Rosa, 2008. Leibniz: An Intellectual Biography. Cambridge Univ. Press.
  • Bos, H. J. M. (1974). “Differentials, higher-order differentials and the derivative in the Leibnizian calculus”, Arch. History Exact Sciences 14, p. 1–90. doi:10.1007/bf00327456. 
  • Stuart Brown (eld.), 1999. The Young Leibniz and His Philosophy (1646-76), Dordrecht, Kluwer.
  • Davis, Martin, 2000. The Universal Computer: The Road from Leibniz to Turing. WW Norton.
  • Deleuze, Gilles, 1993. The Fold: Leibniz and the Baroque. University of Minnesota Press.
  • Finster, Reinhard & van den Heuvel, Gerd 2000. Gottfried Wilhelm Leibniz. Mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. 4. Auflage. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg (Rowohlts Monographien, 50481), ISBN 3-499-50481-2.
  • Grattan-Guinness, Ivor, 1997. The Norton History of the Mathematical Sciences. W W Norton.
  • Hall, A. R., 1980. Philosophers at War: The Quarrel between Newton and Leibniz. Cambridge University Press.
  • Hostler, John, 1975. Leibniz's Moral Philosophy. UK: Duckworth.
  • Ishiguro, Hidé 1990. Leibniz's Philosophy of Logic and Language. Cambridge University Press.
  • Jolley, Nicholas, ed., 1995. The Cambridge Companion to Leibniz. Cambridge University Press.
  • Kaldis, Byron, 2011. Leibniz' Argument for Innate Ideas in Just the Arguments: 100 of the Most Important Arguments in Western Philosophy edited by M Bruce & S Barbone. Blackwell.
  • LeClerc, Ivor, ed., 1973. The Philosophy of Leibniz and the Modern World. Vanderbilt University Press.
  • Luchte, James (2006). “Mathesis and Analysis: Finitude and the Infinite in the Monadology of Leibniz”, Heythrop Journal 47 (4), p. 519–543. doi:10.1111/j.1468-2265.2006.00296.x. 
  • Mates, Benson, 1986. The Philosophy of Leibniz: Metaphysics and Language. Oxford University Press.
  • Mercer, Christia, 2001. Leibniz's Metaphysics: Its Origins and Development. Cambridge University Press.
  • Perkins, Franklin, 2004. Leibniz and China: A Commerce of Light. Cambridge University Press.
  • Riley, Patrick, 1996. Leibniz's Universal Jurisprudence: Justice as the Charity of the Wise. Harvard University Press.
  • Rutherford, Donald, 1998. Leibniz and the Rational Order of Nature. Cambridge University Press.
  • Smith, Justin E. H., 2011. Divine Machines. Leibniz and the Sciences of Life, Princeton University Press.
  • Wilson, Catherine, 1989. Leibniz's Metaphysics: A Historical and Comparative Study. Princeton University Press.
  • Zalta, E. N. (2000). “A (Leibnizian) Theory of Concepts”, Philosophiegeschichte und logische Analyse / Logical Analysis and History of Philosophy (PDF) 3, p. 137–183. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Gottfried Wilhelm Leibniz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»