Govert (ankaŭ Govaert) Flinck (n. 25-a de januaro 1615 en Kleve; m. 2-an de februaro 1660 en Amsterdamo) estis nederlanda ĝenro-, historio- kaj portretopentristo kaj desegnisto.

Govaert Flinck
Persona informo
Naskonomo Govert Teuniszoon Flinck
Naskiĝo 25-an de januaro 1615 (1615-01-25)
en Kleve
Morto 2-an de februaro 1660 (1660-02-02) (45-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Infano Nicolaes Anthoni Flinck
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Girl by a High Chair
Portrait of a man
Portrait of a 44-year-old man
vdr
Pejzaĝo
La ofero de Manoah

En la jaro 1629 Flinck ricevis unuajn lecionojn de Lambert Jacobsz en Leeuwarden. Proksimume en 1632 li iris al Amsterdamo, kie li ĝis 1635 ricevis desegno- kaj pentrolecionojn de Rembrandt van Rijn kaj laboris por Hendrick van Uylenburgh. Ties stilon li treege proprigis al si, tiel ke liaj bildoj el inter tiuj de ĉiuj lernantoj de Rembrandt, escepte tiujn de Eeckhout, estas la plej similaj al tiu de la majstro. Poste li verkis memstare.

Flinck jam dumvive estis altrespektata artisto. Liaj portretoj trovis en la amsterdama altburĝaro same kiel ĉe la reĝa kortego altan renomon. La elektoprinco Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio kaj princo Moritz von Nassau pentrigis lin multajn bildojn, prefere portretojn. En la jaro 1652 li ricevis civitanajn rajtojn en Amsterdamo.

Li pentris historiojn: Isaak benas Jakobon (1638, en Rijksmuseum en Amsterdamo); Abraham, forpuŝante Hagar-an (en Berlino); la anĝelo, anoncante la naskiĝon de Kristo (en Louvre je Parizo, k. a.), ankaŭ ĝenrobildojn, ekz. la gardoĉambro (en Munkeno); lia ĉefa agado tamen estis la pentrado de portretoj.

Jam en la aĝo de 22 jaroj li je tio verkis perfekte, kiel pruvas la portreto de junulo en la Ermitejo de Sankta Peterburgo. Sur la supro de sia majstreco li montriĝas en la regentobildo el 1642 (en la urbodomo je Amsterdamo); elstara ankaŭ estas la granda pafistobildo kaj lia pentraĵo pri la pacosolenaĵo okaze de la Vestfalia Paco, ambaŭ el 1648 kaj en Rijksmuseum je Amsterdamo. Govert Flinck estis amika kun la fratoj Cornelis kaj Andries de Graeff same kun familio Six. Sub la regenteco de familio De Graeff Flinck ricevis multajn mendojn kaj honorigojn, ekzemple li kreis kelkajn bibliajn scenojn por la amsterdama urbodomo Paleis op de Dam.

Laŭstile liaj pentraĵoj komence tre similas al tiuj de Rembrandt, kiel montras ankaŭ la supraj fotoj. Proksimume 1642 li deŝovis, ja sub la impreso de la sukceso de la flandra pentrarto de Anthonis van Dyck kaj Peter Paul Rubens, la influon de sia instru-majstro. Lia farboplato heliĝas kaj fariĝas pli multkolora, per kio liaj bildoj efikas pli serenaj kaj plaĉaj.

Kiel Rembrandt Flinck ankaŭ estis pasia kolektanto de gipsmuldaĵoj laŭ antikvaj bildoj, pentraĵoj, mandesegnaĵoj kaj kuprogravuraĵoj, por kiuj oni pagis post lia morto proksimume 12.000 guldenojn. Ankaŭ lia filo Nicolaes Anthoni Flinck posedis abundan kolekton, kiu transiris post lia morto al la duko de Devonshire.

Verkselekto redakti

  • La pafistoj, 1642, tolo, 203×278 cm. Amsterdamo, Rijksmuseum.
  • Pacosolenaĵo, 1648, tolo, 265×513 cm. Amsterdamo, Rijksmuseum.
  • Preĝo de Salomono, 1658, tolo, proksimume 300×200 cm. Amsterdamo, Koninklijk Paleis.
  • Golgoto, 1649, ligno, 119×90 cm. Bazelo, Kunstmuseum.
  • Isaako benas Jakobon, tolo, 117×141 cm. Amsterdamo, Rijksmuseum.
  • Samuel Manasse Ben Israel (Oval), 1637, ligno, 75×59 cm. Hago, Mauritshuis
  • Anoncado al la paŝtistoj, 1639, tolo, 155×196 cm. Parizo, Musée National du Louvre.
  • Bildo de Margareta de Tulp kiel fianĉino, tolo, 138x104 cm, Schloss Wilhelmshöhe, Kassel

Literaturo redakti

Carl von Lemcke: Flinck, Govert. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 7. Duncker & Humblot, Leipzig 1877, S. 122 f.

Eksteraj ligiloj redakti


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Govaert Flinck » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3241786 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)