Grace DARLING (n. la 24-an de novembro 1815, m. la 20-an de oktobro 1842) estis angla heroino kiu famis pro savo de homoj el rompiĝinta ŝipo en 1838.

Grace Darling

Ŝi naskiĝis en 1815 en Bamburgh, Northumberland, kaj pasis sian infanecon en lumturoj kiujn ŝia patro prizorgis.

Frumatene la 7-an de septembro 1838 ŝi elrigardis de supra fenestro de lumturo en la insuloj Farneoj, vidis la vrakon de la ŝipo SS Forfarshire kaj homojn sur apuda insuleto. Ŝi kaj sia patro, William Darling, decidis ke la inundoj tiom grandas ke ne eblas uzi la savboaton. Ili lanĉis remboaton kaj remis unu mejlon trans tempestega maro al la insuleto. Grace tenis la boaton senmova dum William helpis kvar virojn kaj unu virinon, S-inon Dawson (kiu perdis siajn du junajn gefilojn la antaŭan nokton), eniri ĝin. Grace kaj William remis al la lumturo. Tie Grace konsolis S-inon Dawson dum William, kun tri el la savataj viroj, remis por savi pluajn postvivantojn.

Poste savboato el Seahouses, Northumberland atingis la rokon sed trovis nur la kadavrojn de la du gefiloj de S-ino Dawson kaj de pastro. Pro malbonega vetero, la ŝipanaro de la savboato devis resti tri tagojn en la lumturo.

Grace tuj famis, kaj ricevis grandan financan rekompenson. Ŝi mortis en 1842 pro tuberkulozo. Ŝi entombiĝis en Bamburgh. Proksima al la simpla tombo, cenotafo memorigas ŝian vivon.

Grace Darling inspiris romanojn, poemojn (inkluzive poemojn de William Wordsworth kaj Algernon Charles Swinburne) kaj pentraĵojn. En Bamburgh estas muzeo pri Grace Darling kaj la marista vivo de la regiono.