Graduale (fakte Responsorium Graduale; esperantigita formo: gradualo) nomiĝas en la romkatolika liturgio kaj interkanton kaj ankaŭ liturgian libron.

Graduale nomiĝas psalmopartoj aŭ bibliaj versoj inter la malnovtestamenta legado kaj la epistolo en la meso; kiam forfalas la malnovtestamenta legado, la loko de la Graduale estas inter antaŭira epistolo kaj postsekva Haleluja. Ĝi estas soliste prezentata kaj kadrigata per tiel nomata Responsum de la ĥoralkantoraro (aŭ ankaŭ de la diserva komunumo). La nomo devenas de la loko de la realigo de la kantaĵo (lat. gradus, „ŝtupo“), la ŝtupoj al la altaro. En la praktiko el tio evoluis la kantado ekde la laŭtlegejo.

Graduale ankaŭ nomiĝas la ĥorallibro, en kiu estas enigitaj la meskantaĵoj de la proprioIntroitus, Graduale, Haleluja-voko, Tractus, sekvenco, ofertorio kaj Communio. Krom tio la Graduale enhavas la ordinariumon kaj aliajn kantaĵojn, ekzemple la ĉiusanktula litanion, himnojn kaj procesiokantaĵojn.

Literaturo redakti

  • Erich Joseph Thiel: Ein kleines Lexikon zur Handschriftenkunde. En: Börsenblatt für den Deutschen Buchhandel. Frankfurter Ausgabe. Vol. 23, 1967, ISSN 0940-0044, pj. 2379–2395, n-ro 83, aparte p. 2387.
  • Virgil Fiala, Wolfgang Irtenkauf: Versuch einer liturgischen Nomenklatur. En: Clemens Köttelwesch (eld.): Zur Katalogisierung mittelalterlicher und neuerer Handschriften (= Zeitschrift für Bibliothekswesen und Bibliographie. Specialkajero 1, ISSN 0514-6364. Klostermann, Frankfurto ĉe Majno 1963, pj. 105–137, aparte p. 111.