Graflando Sargans

(Alidirektita el Grafejo Sargans)

Graflando Sargans estis ĝis 1798 historia teritorio en la hodiaŭa Kantono Sankt-Galo en orienta Svislando. Centro de la graflando estis la urbeto kaj Kastelo Sargans. Inter 1460 kaj 1798 la Graflando Sargans estis Kamparvoktejo komunan regejon de la malnova Svisa Ĵurkomunumo. Ĝis la jaro 1798 la nomo Sarganslando estis unzita sinonime kun la nomo Graflando Sargans, kaj estas ek de la 15-a jarcento simbolo de la forta propra identeco de la antaŭalpa regiono, kiu ĝis hodiaŭ konservigĥis ke politika, ekonomia kaj kultura tavolo.

Blazono de la Graflando Sargans ĝis 1798
Kastelo Sargans
La blazono de Graflando Sargans en la kroniko de Johannes Stumpf 1548
Mapo de orienta Svislando antaŭ 1798

Historio redakti

La grafoj de Werdenberg-Sargans pandigis en la jaro 1396 Sarganson al la habsburgaj dukoj de Austrio, kiuj iliaflanke pluvendis la pandon al Grafo Friedrich la 7-a de Togenburgo. Post la morto de la lasta Togenburgano la Grafoj de Werdenberg-Sargans reaĉetis la pandon pri la regejo Sargans denove. Valenurbo kaj Quarten restis kiel voktejoj sub habsburga regado. La loĝantoj de la lando tamen rifuzis rekoni la Grafojn de Werdenberg-Sargans kiel siaj sinjoroj kaj sigelis en la jaro 1436 civitanan aliancon kun la urbo Zuriko. En la sin anoncanta interna konflikto de la Svisa Ĵurkomunumo inter la urbo Zuriko kaj la kamparaj lokoj Glaruso kaj Ŝvico la Grafo de Werdenberg-Sargans nun alianciĝis kun la kontraŭuloj de Zuriko. Ŝvico kaj Glaruso nun konkeris Sarganslandon kaj devigis la popolon ĵuri al la Grafo de Sargans fidelecon. Dum la Malnova Zurika Milito la grafo tamen luktis je la flanko de la habsburganoj.

En la jaro 1458 la Grafoj de Werdenberg-Sargans renovigis sian landrajton kun Ŝvico kaj Glaruso. Tamen la ĵurkomunumanoj gardis Valenurbon kaj aliajn lokojn, kiujn ili konkeris de la habsburganoj. En la jaroj 1482 kaj 1483 la lasta grafo vendis la regadon pri Sarganslando al la sep orientaj lokoj de la malnova Svisa Ĵurkomunumo.

Tiel el la Graflando nun fariĝis la Kamparvoktejo Sargans. En la jaro 1798 la regantaj lokoj donis al la Graflando Sargans la liberecon kaj ili formis la sendependan Kantonon Sarganson. Per la deviga akcepto de la helveta konstitucio tiu-ĉi libereco finiĝis jam post malmultaj monatoj. Dum la epoko de la Helveta Respubliko parto de la Kantono Linth. Post 1803 la iama Graflando Sargans integriĝis al la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

Fonto redakti

La artikolo baziĝas sur tradukoj el la teksto Graflando Sargans de la germanlingva vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti