Maldetale grafemo estas videbla elemento de skribsistemo. Tiu ĝenerala difino estas diverse precizigata en diversaj teorioj, aplikoj kaj ĉe diversaj aŭtoroj.

Grafemo

Tipo

silabaro
Dum nekonata - nuntempe
vdr

Laŭ sia formo la termino «grafemo» apartenas al la familio da paraj terminoj

Xemo / aloXo,

(fonemoalofono, morfemoalomorfo), kiu servas por diskretigi materie svagajn signojn, grupigante ilin laŭ «esencaj» trajtoj kaj ignorante trajtojn «neesencajn». La diferencoj en la difinoj de «grafemo» fontas el la diferencoj pri tio, kion oni rigardas «esenca» kaj kion «neesenca».

Grafemoj kaj fonemoj redakti

La terminojn «grafemo» kaj «fonemo» kreis Jan Niecisław Baudouin de Courtenay en sia verko pri interrilato de la rusaj lingvo kaj skribo[1]. Li difinis grafemon kiel skriban respondaĵon de fonemo.

Ĉe tia difino la interrespondaj minuskloj kaj majuskloj evidente estas alografoj: A = a. Alografaj estas la signobildoj en diversaj tiparaj fasonoj (a = a = a), la presitaj kaj la manskribitaj. En Esperanto la ĉapelitaj literoj estas same simplaj grafemoj, kiel la senĉapelaj abc… aŭ kiel i kaj j (malgraŭ ilia supra punkto).

Tiun fonetikan interpreton donas ankaŭ PIV2002:

  • «en Esperanto estas 28 grafemoj»;
  • «la literoj  a, a, A, 𝒜  reprezentas la saman grafemon „a“.»

Tiu difino evidente sencas nur por la sonskriboj, precipe la regulaj, kiaj la skribsistemoj serba, turka aŭ Esperanta. Necesas precizigo por la silabaj skriboj, en kiuj unu signo prezentas plurajn fonemojn. Kaj por pli komplikitaj skribsistemoj, kiaj estas la angla, la franca aŭ la germana, tiu koncepto prezentas problemojn:

  1. estas literoj sen propra sonvaloro, ekz‑e h en la franca kaj aliaj latinidaj lingvoj;
  2. iuj fonemoj estas reprezentataj per literkombinoj, ekz‑e /ŝ/ angle estas sh (k.a.); france, ch; germane sch.

Sekve, por tiuj lingvoj endas agnoski plurliterajn grafemojn. En Esperanto la iksisma skribo demonstras, kiel duliteraĵoj povas egali bazajn grafemojn.

Ankaŭ la ĉeĥa lingvo posedas 1 duliteran grafemon: ch por la fonemo /ĥ/. Malsimile ol en la angla kaj franca, la ĉeĥa tradicio agnoskas tiun grafemon, kaj donas al ĝi la 14-an pozicion en sia alfabeto.

Grafemoj ortografiaj redakti

Eblas ankaŭ alia maniero trakti grafemojn: konsideri la skribsistemon kiel apartan sistemon semiotikan, sen referenci al la fonemoj, sed atentante ĝian propran konsiston kaj aranĝon, la ortografion.

Ĉe tia traktado, grafemojn eblas apartigi simile al tio, kiel oni apartigas fonemojn en fonetiko: per la minimumaj paroj. Tiam la minuskloj kaj majuskloj iĝas apartaj grafemoj, kp kubo (geometria) kaj Kubo (geografia); Karolo (nomo) kaj karolo (himno); tirano (politika) kaj Tirano (la ĉefurbo); esperanto (kiu esperas) kaj Esperanto (lingvo); revo (imagaĵo) kaj ReVo (reta vortaro).

Ĉe la fonema traktado la nombro de grafemoj egalas la nombron de fonemoj; en la franca coq (/kok/, «koko») c kaj q estas alografoj egale voĉlegataj kiel /k/; ĉe la ortografia traktado ili estas apartaj grafemoj: ne ekzistas vorto qoc. Do, en la angla ĝiajn 48 fonemojn ortografie reprezentas 144 grafemoj[2]; la 36 fonemojn francajn reprezentas 190 grafemoj[3].

Grafemoj en tekstoprilaboro redakti

Formetante flanken la lingvosciencajn teoriojn, el la naiva-praktika vidpunkto, oni facile vidas, ke la signobildoj de multaj literoj de la alfabetoj bazitaj sur la latina konsistas el signobildo de baza (latina) litero kaj iu diakrito: á, á, â, ã, ä, å, ā, ă, ą … Tial tipografie kaj klasifike eblas avantaĝe malkomponi tiajn signobildojn, apartigante la diakriton; alivorte, traktante la diakritojn kiel apartajn grafemojn.

 
Germana klavararanĝo de Erika №5 (1920-aj jaroj)

Cetere, oni ofte kombinas la kunan kaj disan vidpunktojn. Ekz‑e la ĉi-bilda germana tajpilo havas specialajn klavojn por la germanaj Ü, Ö, Ä — kaj aparte senpaŝan klavon por la diakritoj ` kaj ´. Tiu senpaŝa klavo ebligas kunmeti ekz‑e la francan à per `a, aŭ la esperantan ĉ per ´`c.

Tiuj du konceptoj kunekzistas en Unikodo: la litero ĉ estas prezentebla kiel unu tuto integra per la signonumero U+0109 (dekume 265); aŭ kunmetebla el «aliĝema» (alivorte, senpaŝa) ĉapelo ̂ (la signonumero U+0302, dekume 770) kaj c. La normo deklaras, ke tiuj du manieroj prezenti signon estas ekvivalentaj en Unikodo, t.e. la koncernaj signoĉenoj devas esti same vidigataj, la aplikaj programoj devas same trakti ilin ĉe ordigo aŭ serĉo, kaj praktike ili devas esti interŝanĝeblaj.

En la komputadaj kodoj, aldone al la literoj kaj diakritoj, ankaŭ la interpunkciajn signojn kaj aliajn kromsignojn oni traktas kiel grafemojn.

Referencoj redakti

  1. И.А. Бодуэн-де-Куртенэ Об отношении русского письма к русскому языку. Peterburgo, 1912.
  2. В.И. Балинская: Графика современного английского языка. Высшая школа: Москва, 1964.
  3. Frédéric Pennel: Face à l'anglais, le français n'a pas encore dit son dernier mot. Slate, 2 novembre 2019.

Eksteraj ligiloj redakti