Graham Greene (verkisto)

brita verkisto

Graham GREENE (naskiĝis la 2-an de oktobro, 1904, mortis la 3-an de aprilo, 1991) estis brita verkisto de romanoj, rakontoj, dramoj, poemoj, scenaroj, eseoj, vojaĝraportoj kaj infanlibroj. Li apartenis al la modavo de Renouveau catholique.

Graham Greene
Persona informo
Henry Green
Henry Graham Greene
Naskonomo Henry Graham Greene
Naskiĝo 2-an de oktobro 1904 (1904-10-02)
en Berkhamsted, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 3-an de aprilo 1991 (1991-04-03) (86-jaraĝa)
en Vevey, Vaŭdo,  Svislando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Corseaux vd
Religio katolikismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Berkhamsted vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Balliol College • Berkhamsted School vd
Memorigilo Graham Greene (verkisto)
Familio
Patro Charles Henry Greene vd
Patrino Marion Raymond Greene vd
Gefratoj Hugh Greene • Elisabeth Katherine Greene • [William] Herbert Greene • Alice Marion Greene • Raymond Greene vd
Edz(in)o Vivien Greene vd
Infanoj [Lucy] Caroline Greene • Francis Greene vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • dramaturgoĵurnalistoscenaristo • aŭtobiografo • verkisto de porinfana literaturo • spiono vd
Laborkampo romano • filmkritikisto • literaturkritikisto vd
Aktiva dum 1925– vd
Verkado
Verkoj A Gun for Sale ❦
The Power and the Glory ❦
The Third Man ❦
The Quiet American vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Berkhamsted, Hertfordshire, kie lia patro estis estro de la loka mezlernejo (kiun frekventis Graham). Li studis en Balliol College, Oxford, kaj lia unua verko (poezia libro) estis eldonita en 1925, dum li ankoraŭ estas studento. En sia aŭtobiografio, li donas multajn detalojn pri malfacila juneco. Post diplomiĝo, li fariĝis katoliko, estis mallongtempe edzo, kaj komencis ĵurnalistan karieron. Li estis i.a. verkisto de filmaj recenzoj, ĝis li kaŭzis la fermon de revuo por kiu li laboris per envolvi ĝin en proceson pri kalumnio pro komento fare de li pri Shirley Temple.

Plej famaj estas liaj psikologie profundaj aventuraj kaj krimaj libroj, kiuj grandparte ankaŭ estis tre sukcese filmigitaj. Liaj romanoj estas verkitaj per moderna realisma stilo, kaj ofte enhavas personojn ĝenitajn de sindubo kaj vivantajn en povraj aŭ senradikaj cirkonstancoj. La duboj estis ofte religiaj.

La granda komedia talento de Graham Greene montriĝas ĉefe en lia malfrua verkaro.

Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • Stamboul Train (1932)
  • Brighton Rock (1938)
  • The Power and the Glory ("La potenco kaj la gloro", 1940)
  • The Heart of the Matter ("La kerno de la afero", 1948)
  • The End of the Affair ("La fino de la adulto", 1951)
  • The Third Man ("La tria viro", 1950)
  • The Quiet American ("La silentema usonano", 1955)
  • Our man in Havana ("Nia agento en Havano", 1958)
  • The Burnt-Out Case ("La elĉerpita kazo", 1961)
  • The Comedians ("La komediistoj", 1966)
  • Travels with My Aunt ("Vojaĝoj kun mia onklino", 1969)
  • The Human Factor ("La homa faktoro", 1978)
  • Dr. Fischer of Geneve ("Doktoro Fiŝer en Ĝenevo")

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti