Graham Linehan (prononco [lɪnəhæn]; naskiĝis la 22-an de majo 1968, do nun 55-jara) estas irlanda televida scenaristo, aktoro, komikisto kaj reĝisoro, kiu, ofte kun Arthur Mathews, verkis aŭ kunverkis la scenarojn de pluraj popularaj televidaj komedioj. Li estas plej konata pro sia partopreno en la programoj Father Ted, Black Books kaj The IT Crowd.

Graham Linehan
Graham Linehan (maldekstre) kun Jon Ronson en la televida programo TAM (angle The amazing meeting, la surpriziga renkonto) en Londono 2010
Graham Linehan (maldekstre) kun Jon Ronson
en la televida programo TAM (angle The amazing meeting, la surpriziga renkonto) en Londono 2010
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de majo 1968(nun 1968-05-22) (do nun 55-jara)
en en Dublino, Irlando
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater Catholic University School vd
Familio
Edz(in)o Helen Serafinowicz vd
Infanoj Wendy Linehan • Henry Linehan vd
Parencoj Peter Serafinowicz vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktoro • televida reĝisoro • filmaktoro • komikisto • anti-transgender activist vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Persona vivo redakti

Linehan ĉeestis la lernejon Plunketts School en Whitehall, kvartalo de la irlanda ĉefurbo Dublino, sekvita de la Katolika Universitata Lernejo, katolika gimnazio por knaboj situanta en la sudo de centra Dublino. Poste li iĝis ĵurnalisto de la primuzika kaj pripolitika magazino Hot Press en Dublino. En la magazino li redaktis propran kolumnon, ĝis li translokiĝis de Dublino al Londono kaj pli koncentriĝis pri verkado de scenaroj por televidaj programoj. Lia edzino Helen estas la fratino de la brita aktoro kaj komikiisto Peter Serafinowicz.