La Gralinedoj (Grallinidae) estas familio en la ordo de la paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun du specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gralinedoj
Grallina cyanoleuca, masklo
Grallina cyanoleuca, masklo
Grallina cyanoleuca, ino
Grallina cyanoleuca, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Animalia
Filumo: Ĥorduloj
Chordata
Klaso: Birdoj
Aves
Ordo: Paseroformaj
Passeriformes
Familio: Gralinedoj
Grallinidae
Genro
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj habitato redakti

Gralinoj loĝas en Aŭstralio. Ili estas tre adaptiĝkapablaj, sed preferas vastan ebenan molan teritorion. Kiel kultursekvantoj ili profitas kaj de la senarbarigo kaj de la utiligo de dezertaj regionoj helpe de arteza akvo.

Aspekto kaj vivmaniero redakti

Ili grandas je 26 ĝis 30 cm. Unuope aŭ pare ili sidas sur telefondratoj aŭ serĉas piede sian nutraĵon: ĉiuspecajn etajn bestojn. La paroj kutime restas kunaj por ĉiam, kune defendas sian teritorion kaj kune prizorgas la idojn.

Gralinoj kapablas kanti duope: Ĉiu partnero kantas ĉiun sekundon unu sonon, sed unu ekkantas pli malfrue ol la alia tiel, ke oni apenaŭ povas distingi, ĉu kantas du aŭ nur unu.

Genro kaj specioj redakti