La Grand-Union-Canal (Granda Unia Kanalo) en Anglio estas parto de la brita kanala sistemo. Ĝi ligas la ekonomiajn kaj industriajn centrojn Londono kaj Birmingham. La kanalo havas longon de 220 km (137 mejlojn) kaj 166 kluzojn. Pluraj disbranĉiĝoj de la ĉefa kanalo ligas al ĝi i.a. la urbojn Leicester, Slough, Aylesbury, Wendover kaj Northampton.

Grand Union Canal
kanalo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Leicestershire
Situo
Geografia situo 52° 3′ 3″ N, 0° 44′ 2″ U (mapo)52.05076-0.73400000000001Koordinatoj: 52° 3′ 3″ N, 0° 44′ 2″ U (mapo)
Grand Union Canal (Britio)
Grand Union Canal (Britio)
DEC
Grand Union Canal
Grand Union Canal
Situo de Grand Union Canal
Map
Grand Union Canal
Posedata de Grand Union Canal Company vd
vdr
La kanalo apud Braunston

La nomo Grand-Union-Kanalo iam estis nomo de kanalo ankoraŭ ekzistanta kiel parto de la disbranĉa kanalo al Leicester. Por eviti konfuzojn oni hodiaŭ nomas tiun Old-Grand-Union-Kanalo.

Historio redakti

 
La Grand-Union-Kanalo apud Westbourne Park, Londono
 
La Grand-Union-Kanalo apud Westbourne Park, Londono
 
Kluzo apud Apsley

Meze de la 19-a jarcento la privataj kanal-societoj eksentis la konkurencon de la pli rapida fervojo. Ili kuniĝis kaj decidis modernigi, t.e. pligrandigi kaj pliprofundigi, siajn kanalojn, tiel ke pli grandaj ŝipoj povus uzi ĝin kaj transporti pli da varoj.

La Grand-Union-Kanalo en ĝia hodiaŭa formo ekestis pro kuniĝo de pluraj kanaloj je la 1-a de januaro 1929. La ambicia modernigo-programo tamen neniam realiĝis komplete. Ĝis hodiaŭ nur relative malgrandaj ŝipoj povas traveturi de Londono ĝis Birmingham, ĉar ne ĉie kanalo kaj kluzoj estas sufiĉe larĝaj kaj profunda por modernaj transport-ŝipoj.

Kiel plej multaj kanaloj en Anglio ankaŭ la Grand-Union-Kanalo estis ŝtatigita en 1948 kaj hodiaŭ estas ŝtate administrita (nuntempe per British Waterways). De la 1970-aj ĝi ne plu estas uzata de komercaj transport-entreprenoj.

Hodiaŭ la kanalo ĉefe servas por turismo, akvo-sporto kaj libertempa boatado tiomgrade, ke ĝi estas pli vigla ol iam antaŭe en ĝia historio.

Literaturo redakti

  • Hugh McKnight. The Shell Book of Inland Waterways. 2-a eld. 1981, p. 283-304 (David & Charles PLC) ISBN 978-0715382394 (en la angla)