Granda Baĉka Kanalo

Granda Baĉka Kanalo, serbe Велики бачки канал, slave Veliki bački kanal, estas la plej grava kanalo de Kanalo Danubo-Tiso-Danubo, kiu trairas la tutan Baĉka-n.

Foto pri la kanalo

Bazaj informoj redakti

Ĝi konstruiĝis sub regado de Francisko la 2-a Jozefo Karlo kaj tial nomiĝis ankaŭ Franciska Kanalo. La konstrulaboroj komenciĝis ĉe Bácsföldvár en 1793 laŭ planoj de hungaraj inĝenieroj. Ĝi estis inaŭgurita en 1802. Per konstruo de la kanalo, mallongiĝis la ŝipvojo inter Szeged kaj Pest je 223 km.

La kanalo komenciĝas jam el Hungario, sed estas branĉo ankaŭ ĉe la serba landlimo ĉe Bezdan kaj finiĝas ĉe Beĉej. La plej menciindaj komunumoj laŭ la kanalo estas Sombor, Sivac, Crvenka, Kula, Vrbas kaj Srbobran. La kanalo ne havas enfluan riveron, elflua kanalo estas Malgranda Baĉka Kanalo.

La kanalo ne nur mallongigas la akvovojon inter lokoj supre de siaj finpunktoj ĉe Danubo kaj Tiso, sed ankaŭ donis alternativan vojon, kiam en 1999 Danubo estis blokita pro detruo de la pontoj de Novi Sad[1].

La pureco de la kanalo estas malbona, ĉar industriaj urboj troviĝas sur la bordoj.

 
La danuba riversistemo kun Tiso

Historio redakti

La kanalon en la 18-a jarcento planis fratoj Kiss, kiuj en 1793 ricevis reĝan privilegion konstrui ĝin kaj tiucele fondis la unuan akcian societon de Hungario[2]. Ĉar la privilegion donis Francisko, kiu estis ne nur imperiestro de Aŭstrio, sed ankaŭ reĝo de Hungario, la kanalo ricevis la nomon "Franciska Kanalo". Tiutempe la planata okcidenta finpunkto estis ĉe Baĉki Monoŝtor.

Ĉar la konstruado de la kanalo okazis dum la Napoleonaj Militoj, ne disponeblis armea helpo. Epidemio malhelpis la konstruadon. Por rekapti perditan tempon, fratoj Kiss decidis malpliigi la profundecon de la kanalo, kio endanĝerigis ties efikecon. Tial la societo estis en 1798 submetita al imperiestra protekto; fratoj Kiss estis forigitaj el ĝia estraro.

Ĉar ne nur la konstrukostoj, sed ankaŭ la bontenaj kostoj estis multe pli altaj ol kalkulite, la societo devis en 1825 diskonigi, ke ĝi kolektis deficiton de 1,2 milionoj da guldenoj. Pro tio la ŝtataj instancoj hezitis plu transpreni la administradon de la kanalo post la privilegiaj jaroj; ili faris tion nur provizore, kaj nur tial, ke la profiteco de la proksimaj bienoj intertempe plene dependis de la funkciado de la kanalo. Tamen en la sekvaj jaroj la aferoj pliboniĝis.

La kanalo poste ricevis branĉon al Novi Sad. Ĝi servas precipe al transportado de agrokulturaj produktoj kaj al la akvoregulado de regiono Baĉka.

Referencoj kaj notoj redakti