Granda Hungara Ebenaĵo

Granda Hungara Ebenaĵo estas produktema ebenaĵo en sudorienta parto de Hungario, kiu etendiĝas eĉ en Serbion kaj Rumanion. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 50 000 km², duono de tiu de Hungario. La tuta areo kun la partoj en la aliaj landoj estas ĉirkaŭ 100 000 km².

Granda Hungara Ebenaĵo aŭ Alföld.
Granda Hungara Ebenaĵo
Ebenaĵo
ebenaĵoregiono • geomorfologia subprovinco [+]

LandoHungario

Koordinatoj47° 0′ 0″ N, 20° 30′ 0″ O (mapo)4720.5Koordinatoj: 47° 0′ 0″ N, 20° 30′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoQ1055048 [+]
- alteco183 m [+]
Plej malalta punktoGyálarét [+]
- malalteco75,8 m [+]
Areo100 000 km² (10 000 000 ha) [+]


Granda Hungara Ebenaĵo (Tero)
Granda Hungara Ebenaĵo (Tero)

Granda Hungara Ebenaĵo (Hungario)
Granda Hungara Ebenaĵo (Hungario)
DEC
Granda Hungara Ebenaĵo
Granda Hungara Ebenaĵo

Map
Granda Hungara Ebenaĵo
Vikimedia Komunejo:  Great Hungarian Plain [+]
vdr

La Ebenaĵo estas en natura stato estas pusta herbejo aŭ kun marĉoj, ĉeriveraj arbaroj. Post la reguligo de la Tiso en la dua duono de la 19-a jc. kaŭzis pligrandiĝon de la kultivebla agro, la marĉoj malpliiĝis. Oni kultivas tie grenojn, furaĝplantojn, vegetaĵojn, fruktoarbojn, gravas ankaŭ la bestobredado. La originalaj sekaj, herbaj areoj preskaŭ malaperis je hodiaŭ. Unu restaĵo estas Hortobágy en la orienta parto de la Granda Hungara Ebenaĵo, alia restaĵo estas la bugac-a pusto inter la Danuba-Tisa regiono, proksime al Kecskemét.

Ĝi ne havas karakterizajn limojn, limas norde la hungara norda Mezmontaro kun transiroj. Nordoriente kaj kaj oriente limas la Karpatoj kaj ties transsilvaniaj antaxumontaroj. Sude ĝi etendiĝas ĝis Dinara Montaro.

Oni plej ofte dividas la Ebenaĵon je du partoj: unu estas la regiono inter la Danubo kaj Tiso, dum alia la Transtisio (parto oriente de la Tiso). La unuan karakterizas multloke sablo, malofte kursablo, aliloke laŭso.

La Tiso antaŭ ĝia reguligo regule inundis grandan parton de la Ebenaĵo. Oni povas trovi oriente de la Tiso aluviajn grundojn, ĉernozjomo, leŭso, sablo, kursablo.