Granda Incendio de Novjorko (1776)

La Granda Incendio de Novjorko de 1776 estis detruiga incendio kiu daŭris la tutan nokton de la 21-a ĝis la 22-a de septembro 1776 en la okcidenta flanko de la tiama Novjorko, en la suda ekstremo de la insulo Manhattan. Ĝi koincidis kun la militista okupado de la urbo fare de la britaj trupoj dum la Usona Milito de Sendependeco.

Granda incendio en Novjorko, 21-22 de septembro 1776.

La 21-an de septembro 1776, la britaj fortoj gvidataj de la generalo William Howe okupis la urbon Novjorko. Dum la unuaj horoj de la 21-a de septembro, granda incendio estiĝis, tre probable veninta el trinkejo Fighting Cocks en la strato Whitehall. La fortaj ventoj ampleksigis ĝin al la ĉirkaŭaj domoj kaj entreprenejoj. La loĝantoj eliris surstraten, tenante posedaĵojn kaj nur trovis rifuĝon ĉe la komunaj parkoj. La fajro daŭris ĝis la sekva tagiĝo kaj fine bruligis inter 400 kaj 500 konstruaĵoj, ĉirkaŭ kvaronon de la urbo.

Bibliografio redakti