Granda Sinagogo de Rădăuți

La Granda Sinagogo je Rădăuți (rumane: Templul Mare din Rădăuți, hebree: בית הכנסת הגדול של רדאוץ) estas grava sinagogo en Rădăuți, Rumanujo (ĉe Unua-Majo-strato nr. 2). Redediĉo solena fariĝis en la 25.7.2012. Ekde 2004 jam ĝi figuras sur listo de naciaj monumenprotektotaĵoj.

Granda Sinagogo de Rădăuți, en la rumanuja parto de Bukovino

Historio redakti

Tiu ĉi sinagogo estis konstruita en la fruaj 1880-aj jaroj kaj ligate al imperiestro Francisko Jozefo la 1-a~ (Aŭstrio). Ŝajne estis ankaŭ ne neglektinda konflikto koncerne ĝian estontan aspekton.

Dum la urbovizito de lia imperiestra moŝto en 1880, delegacio de judoj petis de li ke ili ricevu bonordan terenpecon por konstrui novan sinagogon pro la pliigita nombro da judoj en la urbo. La imperiestro konsentis kaj rezervigis al ili grandan grundon rekte urbocentre. Tiam eksplodis kverelo inter la ortodoksaj kaj pli progresemaj judoj. La ortodoksuloj postulis ke la sinagogo estu konstruita en la pli tradicia maniero dume la progresemuloj postulis ke la sinagogo estu pli modernisma laŭ la stilo de la granda sinagogo en la ĉefurbo de Bukovino Ĉernivco: nome kun katedralsimila rondkupolo. Pro tio la konstruo de la sinagogo eĉ prokrastiĝis je kelko da jaroj. Finfine estis atingita kompromiso kaj la sinagogo estis konstruita laŭ ĉernivca modelo sed kun unu granda diferenco: anstataŭe de ronda kupolo oni starigis ĝemelturojn.

La podio de kiu torao estas laŭtlegata situis en la centro de la sinagogo. La sekcio de la virinoj estis sur la okcidenta galerio. La sinagogo inaŭguritis la 18-an de aŭgusto 1883, la naskiĝtago imperiestra. La interno kaj ankaŭ la toraa ujo originale konserviĝis ĝis hodiaŭ.

Eksteraj ligiloj redakti