Granda Teatro de Havano

La Granda Teatro de Havano (hispane Gran Teatro de La Habana) estas teatro situanta ĉe la Avenuo-Promenejo Prado aŭ de Martí, ĉe la stratangulo de San Rafael de la urbo Havano, Kubo. Ĝi temas pri unu el la operejoj-teatrejoj plej grandaj en la mondo. Ĝi apartenas al la monumenta palaco Galega Centro (1915), verkaĵo de la belga arkitekto Paul Belau por gastigi la sociajn aranĝojn de la tiama granda hispana komunumo en Havano.

Granda Teatro de Havano
Teatrejo
operejoteatrejo [+]
Koordinatoj23° 8′ 13″ N, 82° 21′ 35″ U (mapo)23.136828-82.359604Koordinatoj: 23° 8′ 13″ N, 82° 21′ 35″ U (mapo)

Granda Teatro de Havano (Kubo)
Granda Teatro de Havano (Kubo)
DEC
Map
Granda Teatro de Havano
Vikimedia Komunejo:  Gran Teatro de La Habana [+]
vdr

Ĝi havas tri salonojn, la ĉefa, nomata Federico García Lorca, plurajn artgaleriojn, kaj kelkajn koncertejojn kaj konferencejojn. Ĝi estas sidejo de la baleto kaj opero.

Historio redakti

Ĝi staras sur la fundamento de la antikva Nova TeatroTacón kaj ĝia fasado estas dekoraciata je kvar skulptaĵaj grupoj verkitaj de la italo Giuseppe Moretti kiuj reprezentas la Amon, la Edukadon, la Muzikon kaj la Teatron.

Ekde 1837 ĝis komenco de la 20-a jarcento ĝi estis la scenejo kie aktoris internaciskalaj famuloj kiel la aŭstria dancistino Fanny Essler, kiu debutis en tiu teatro la 23-an de januaro 1841. Meze de la 19-a jarcento laboris en ĝi kiel maŝinisto Antonio Meucci, la inventinto de la "parolanta telefono"; lia invento estis leĝe registrita en Usono danke al la apogo de la entreprenisto de la Granda Teatro.

Post ĝia remodelado, estis inaŭgurita la 22-an de aprilo 1915 per reprezentaĵo de Aida de Verdi kaj ĝi konvertiĝis en la scenejo de grandaj geartistoj, kiel Sarah Bernhardt, en 1918, aŭ la pianisto Arthur Rubinstein, sekvajare.

En tiu ĉi teatro ankaŭ estis multnombraj internacie-famaj teatraj trupoj kiel Royal Ballet de Londono, Royal Ballet de Winnipeg, la Baleto de Antonio Gades, la Baleto de la Teatro Colón de Bonaero (Argentino), la Folklora Baleto de Meksiko, inter aliaj.

Ĝi estas la ĉefa sidejo de la Internacia Balet-Festivalo de Havano kaj la Festivalo pri la Spuro de Hispanio, inter aliaj.