La Granda akridotero (Acridotheres grandis) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda akridotero
Granda akridotero
Granda akridotero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Acridotheres
Specio: 'A. grandis'
Acridotheres grandis
(Moore, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi povas formi superspecion kun A. javanicus kaj ofte estas konsiderataj samspecifa; ĝi estis ankaŭ konsiderata samspecifa kun A. fuscus. Proponita raso infuscatus (priskribita el malsupra rivero Ĉindŭin, en okcidenta Birmo) estas konsiderata neseparebla el individuoj el la resto de la teritorio de la specio. Ĝi estas monotipa.

Temas pri tre nigra birdo kun tre fortikaj kaj flavoranĝaj beko kaj kruroj. Rimarkinda karaktero estas kresto de unuopaj plumoj kiuj malkombiĝas el la frunto. Krome estas blankaj flugilmakuloj kaj suba vosto kaj vostobordoj. Ĝi havas brunajn irisojn.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Malajzio, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.

Referencoj redakti