Granda dekduedro

pluredro de Keplero-Poinsot

En geometrio, la granda dekduedro estas unu el pluredroj de Keplero-Poinsot. Ĝi estas unu el kvar nekonveksaj regulaj pluredroj. Ĝi estas komponita de 12 kvinlateraj edroj, kaj kvin edroj kuniĝas je ĉiu vertico, sekcante unu la alian simile al lateroj de stelokvinlatero.

Granda dekduedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Speco Regula pluredro
Vertica figuro (55)/2
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 5/2 | 2 5
Simbolo de Schläfli {5,5/2}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)5o5/2o
Indeksoj U35 C44 W21
Simbolo de Bowers Gad
Verticoj 12
Lateroj 30
Edroj 12
Edroj detale 12{5}
χ -6
Geometria simetria grupo Ih
Duala Malgranda steligita dekduedro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr
Travidebla granda dekduedro

Ĝi komunigas la saman situon de lateroj kun la konveksa regula dudekedro.

Forigo de la konkavaj partaj rezultas je dekduedro.

Granda dekduedro estas la dua el tri steligoj de la dekduedro.

La steligaj facetoj

La granda dekduedro estis la bazo por la enigmo Aleksandra Stelo, simila al Kubo de Rubik .

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti