Granda malantaŭe riproĉa dudek-dekduedro

En geometrio, la granda malantaŭe riproĉa dudek-dekduedro estas nekonveksa unuforma pluredro, indeksita kiel U74.

Granda malantaŭe riproĉa dudek-dekduedro
Bildo
Speco Unuforma pluredro
Vertica figuro (34.5/2)/2
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff |3/2 5/3 2
Indeksoj U74 C90 W117
Simbolo de Bowers Girsid
Verticoj 60
Lateroj 150
Edroj 92
Edroj detale (20+60){3}+12{5/2}
χ 2
Geometria simetria grupo I
Duala Granda kvinangula sesdekedro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

Karteziaj koordinatoj redakti

Karteziaj koordinatoj por la verticoj de granda malantaŭe riproĉa dudek-dekduedro estas ĉiuj paraj permutoj de

(±2α, ±2, ±2β)
(±(α−βτ−1/τ), ±(α/τ+β−τ), ±(−ατ−β/τ−1))
(±(ατ−β/τ+1), ±(−α−βτ+1/τ), ±(−α/τ+β+τ))
(±(ατ−β/τ−1), ±(α+βτ+1/τ), ±(−α/τ+β−τ))
(±(α−βτ+1/τ), ±(−α/τ−β−τ), ±(−ατ−β/τ+1))

kun paraj kvantoj de plusoj, kie

α = ξ−1/ξ
β = −ξ/τ+1/τ2−1/(ξτ)
τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio
ξ estas la pli malgranda pozitiva reela solvaĵo al ξ3−2ξ=−1/τ, aŭ proksimume 0.3264046.

Preno de la neparaj permutoj de la pli supraj koordinatoj malinkluzive aŭ de neparaj kvantoj de plusoj donas la spegulitan varianton de la pluredro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti