Granda otido

La okcidenta Granda otido (Otis tarda tarda) kaj ties orientazia varianto (Otis tarda dybowskii) estas relative timema birdo el la familio de otidedoj (Otididae) de la ordo Gruoformaj; samfamiliano estas la Malgranda otido, Tetrax tetraxOtis tetrax.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda otido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Otis
Linnaeus, 1758
Specio: O. tarda
Otis tarda
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Priskribo redakti

    Ĝi apartenas al la plej pezaj flugkapablaj birdoj de la mondo kaj tutcerte en Eŭropo. La masklo pezas ĝis 18 kg kaj atingas enverguron de 260 cm kaj alton de 104 cm. La femalo estas preskaŭ duonalta -ĝis 76 cm.- kaj pezas ĝis 6 kg; ŝi estas pli svelta kaj ne tiom bunta. La granda otido povas vivi el 10 ĝis 20 jarojn.

    La granda otido estas brune makulita supre kaj blanka sube, granda birdo kun fortaj kruroj. La pli aĝaj maskloj -ĝis 6 jaroj- havas pluman barbon ekde la beko ĝis ĉ. meze de la kolo. Ambaŭ seksoj havas similajn kolorojn. Ĝenerale blankeca, sed brunaj brusto, dorso kaj supra vosto; la dorso malhele striita, brusto kaj vosto pli ruĝeca. La vostopinto montras striojn nigroblankajn. Kapo estas iom blueca, sed barboplumaro pli blanka.

    Vivejo kaj disvastiĝo redakti

    Tiu palearktisa specio ŝatas la platajn areojn kiel stepojn, kie oni bredas brutaron per etenda metodo, aŭ herbejojn, eĉ terkulturitaj por cereala produktado.

    La granda otido troviĝas sporade de Hispanio ĝis Mongolio. Ĝi malaperis el multaj landoj jam kaj en aliaj estas endanĝerita pro malpliigo de ties natura medio (terkulturado de stepoj, maŝinado kaj akvumado de sekaj ebenaĵoj), kontraŭleĝa ĉasado kaj akcidenta frapado kontraŭ elektraj kabloj aŭ fostoj. Ĝi estas nun protektita besto kaj konsiderata vundebla specio, kio signifas, ke malpliiĝis je 30 % dum la tri lastaj generacioj. La okcidenta granda otido Otis tarda tarda troviĝas en Hispanio (15.000 ĝis 25.000), Rusio (10.000), Turkio (4.000), Hungario (1.200), Ukrainio (550), Portugalio (500), Aŭstrio (100), Germanio (90) kaj Maroko (50). Otis tarda dybowskii verŝajne ekzistas en Mongolio (100-500 (?)) kaj Suda Rusio (100-200 (?)).

    Rimarkindas, ke Hispanio estas lando kie loĝas ĉirkaŭ duono de la monda loĝantaro. Pli precize en centraj kaj okcidentaj regionoj kaj nome en nordokcidenta regiono Kastilio kaj Leono, ĉefe en najbaraj provincoj Valladolid (2,523 birdoj) kaj Zamora (1,377 birdoj), kaj sudokcidenta regiono Ekstremaduro, ĉefe en najbaraj provincoj Badajoz (1,783 birdoj) kaj Cáceres (1,557 birdoj) laŭ informoj de 1982.

    Kutimoj redakti

    La plenkreskintaj bestoj manĝas ĉefe verdaĵojn, grajnojn, semojn kaj fruktojn (92 % de la dieto), sed -ĉefe pli junaj- ankaŭ voras insektojn, lacertojn, musojn, moluskojn, vermojn kaj idojn aŭ ovojn de aliaj birdoj. Malsame de aliaj birdoj, ili bezonas trinki akvon.

    Ili ekflugas post forta elano. Dumfluge la rega koloro estas blanka. Ili piediras solene kaj fortike per fortaj kruroj kun grandaj fingroj kaj dume serĉas manĝaĵojn per bekofrapoj. Tamen ili estas timemaj kaj kaŭras, forflugas aŭ kuras je la plej malgranda okazo de danĝero. Homoj povas alproksimiĝi nur je duonkilometro, traktoro ĉ. je kvaronkilometro. Sed se ili vidas sin ĉirkaŭataj kaj sen eskapeblo ne hezitas ataki homojn per fortega kaj danĝera bekfrapado.

    Temas pri silentaj birdoj. Aŭtune inoj kaj maskloj formas po unu apartan aron kaj tiele ili kondutas malsame rilate manĝadon, translokiĝon kaj bredado. Inoj ne tiom translokiĝas, ne tiom estas endanĝeritaj kaj estas pli pure familiaj. Kaŭzo estas la klarvidebla laŭseksa malsameco (duformismo).

    Reproduktado redakti

    Reproduktado komenciĝas per spektaklega pariĝada ceremonio. La maskloj krepuske ŝveligas sian plumaron: levas la voston, suprenigas la kapon kaj ĉefe malfermas la vostoplumaron ĝis ili aspektas blankaj nubecaj pilkoj. Per tiu metodo la masklo allogas inojn kaj kuniĝas kun kelkaj, kiuj mem elektas la masklon. Poste la masklo malinteresiĝas pri reproduktado kaj la inoj faras ĉion. Pro tio malmultaj sukcesas.

    Ili ne konstruas nestojn. Ili uzas etajn surgrundajn truojn kiujn ili plenigas per herbo. Nesta epoko estas el aprilo ĝis junio. Ili demetas de du ĝis tri ovojn olivkolorajn iome brunpunktitajn. La ino kovas dum 25 ĝis 28 tagoj; foje haltas por manĝoplukado, turnas ovojn kaj plue kovas. La idoj elnestiĝas kaj kuras post eloviĝo, sed ili estas manĝigataj de la ino dum duonmonato kaj restas ĉe ŝi dum unu jaro. Ilia plumaro estas kaŝebliga por malhelpi rabadon. Post monato ili ekflugas.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti