Grandaj Kronikoj de Francio

La Grandaj Kronikoj de Francio (franclingve Grandes Chroniques de France) estas reĝa kompilo rilate al la historio de Francio, kun multaj belegaj miniaturoj ene de ĝiaj manuskriptoj. La kronikoj estis kolektitaj inter la 13-a kaj la 14-a jarcentoj, ekde la reĝado de Sankta Ludoviko, kiu deziris konservi la memoron de la historio de la Frankoj, ekde la (mita) alveno de la Trojanoj ĝis sia epoko, en "oficiala" kroniko.

Filipo Aŭgusto ekokupas Tours en 1189. (miniaturo ene de la Kronikoj)

La redakto de la kronikoj daŭriĝis dum la reĝadoj de liaj posteuloj, ĝis la kompleta finiĝo en 1461. La verko temas pri la Merovidoj, la Karolidoj kaj la Kapetidoj, tio estas ĉiuj frankaj aŭ francaj reĝoj ekde Klodvigo la 1-a, kun multaj bildoj por ĉiu monarko aŭ grava okazaĵo.

La Grandaj Kronikoj fontas el la franclingva traduko de latinlingvaj rakontoj ellaboritaj de la monaĥoj de la baziliko de Saint-Denis, kiuj estis la oficialaj historiistoj de la francaj reĝoj ekde la 13-a jarcento.

Restas hodiaŭ proksimume 130 manuskriptoj de la kronikoj, kun miniaturoj kvalite aŭ nombre tre variaj.