Grandakapa talpo-rato

Grandakapa talpo-rato (Tachyoryctes macrocephalus), estas specio de roduloj el familio spalacedoj,[2] endemia en etiopia Bale-montaro.[3] Ĝia natura habitato estas subtropika aŭ tropika monta herbejo,[1] kie ĝiaj populacioj atingas densecojn ĝis po 2600 individuoj laŭ kvadrata kilometro.[3] IUCN ruĝa listo markas la specion vundebla pro perdo de habitato.[1] Grandakapa talpo-rato estas preferata predo de minacata etiopia lupo (Canis simensis) en areoj, kie ambaŭ specioj troveblas samtempe.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandakapa talpo-rato

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Rodentia
Familio: Spalacedoj
Genro: Tachyoryctes
Specio: T. macrocephalus
Tachyoryctes macrocephalus
Rüppell, 1842
Konserva statuso
Sinonimoj

Tachyoryctes hecki Neumann & Rümmler 1928

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Grandakapaj talpo-ratoj estas facile distingeblaj pro ilia grando, aparte de iliaj kapoj. Iliaj feloj estas molaj kaj havas oĥrecan or-brunan koloron.[3]

Malsimile al aliaj talpo-ratoj, kiuj vivas kaj manĝas subgrunde, tiu ĉi specio nutras sin el surgrunda plantaro, fosante novajn tunelojn al ĉiu nova tufo de herboj. La rato manĝas tie dum ĉ. 20 minutoj, ĝis la herbaro estas plene konsumita, kaj poste ĝi blokas la tunelon de interne. Granda parto de dieto konsistas el herboj, dum iuj individuoj manĝas plejparte radikojn.[4] Krom tio, grandakapa talpo-rato prefere restas subgrunde pro konstanta danĝero de rabobestoj, aparte la etiopiaj lupoj, kiuj specialiĝas je ĉaso de talpo-ratoj. Etiopiaj lupoj kaptas talpo-ratojn kiam ili eliras el novaj furaĝtuneloj. Se la lupo malsukcesas tuj kapti la raton, ĝi embuskas, diligente atendante apud la buŝo de la tunelo por reapero de la predo. La talpo-ratoj, tamen, havas aliajn manierojn de defendo krom fuĝo. Ili estas tre atentaj kaj havas fortajn makzelojn kun longaj, akraj incizivoj, kiuj povas serioze vundi ĉiun rabobeston.[3]

Vidu ankaŭ redakti

References redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Corti, M. & Lavrenchenko, L. (2008). Tachyoryctes macrocephalusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2009.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
  2. Musser, G. G. and Carleton, M. D.. (16 November 2005) Wilson, D. E., and Reeder, D. M. (eds): Mammal Species of the World, 3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 894–1531. ISBN 0-801-88221-4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-27. Alirita 2010-08-30.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Kingdon, Jonathan. (1989) Island Africa: The Evolution of Africa's Rare Plants and Animals. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-08560-9.
  4. (24-a de majo 1985) “Tachyoryctes macrocephalus”, Mammalian Species (237), p. 1–3.