La Grandbeka buteo (Buteo magnirostris) estas relative malgranda rabobirdo troviĝanta en Latinameriko. Tiu voĉema specio estas ofte la plej komuna rabobirdo en siaj teritorioj. Ĝi havas multajn subspeciojn kaj estas foje lokigita en la monotipa genro Rupornis anstataŭ en Buteo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandbeka buteo
Grandbeka buteo, en Goiás, Brazilo
Grandbeka buteo, en Goiás, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. magnirostris
Buteo magnirostris
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Grandbeka buteo estas 31 – 41 cm longa kaj pezas 250 – 300 g.[2] Maskloj estas ĉirkaŭ 20% pli malgrandaj ol inoj, sed aliflanke ambaŭ seksoj estas similaj.[3] Ĉe plej subspecioj, la suba brusto kaj subaj partoj estas striecaj brune kaj blanke, kaj la vosto havas 4 aŭ 5 grizajn striojn. Oni agnoskas kutime 12 subspeciojn kaj estas grava variado de plumaro inter tiuj. Depende el la subspecio, la Grandbeka buteo estas ĉefe bruna aŭ griza. Estas komune observi nuancon de ruĝeca (tio estas, hela ruĝec-bruna koloro) en flugiloj, ĉefe dumfluge.[4] Ties alvoko estas tre altatona penetra krio. La okuloj de plenkreska Grandbeka buteo estas blankecaj aŭ flavaj. Kiel sugeste de sia specifa nomo (magni = granda; rostri = beko), ties beko estas relative granda.[3]

La Grandbeka buteo povus esti la plej malgranda buteo de la disvastigata genro Buteo, kvankam la Hispaniola buteo kaj la Blankapuga buteo estas nur iome pli grandaj.[3] Dumfluge, la relative longa vosto kaj malproporcie mallongaj flugiloj de la Grandbeka buteo estas distingaj. Ĝi ofte ŝvebas, sed ne flugohaltas.[3]

Subspecioj redakti

La subspecioj kaj ties distribuado estas la jenaj:[5]

  • B. m. griseocauda Ridgway, 1873Meksiko (sude el Colima, Nuevo León kaj Tamaulipas, escepte Jukatano kaj Tabasco) suden al nordokcidenta Kostariko kaj okcidenta Panamo (Ĉirikio).
  • B. m. conspectus (Peters, 1913) – sudorienta Meksiko (Tabasco kaj Jukatano) kaj norda Belizo.
  • B. m. gracilis (Ridgway, 1885)Cozumel kaj insulo Holbox, ĉe Jukatano (Meksiko).
  • B. m. sinushonduri Bond, 1936 – Insuloj Bonacca kaj Roatán, ĉe Honduro.
  • B. m. petulans van Rossem, 1935 – sudokcidenta Kostariko kaj deklivaro al Pacifiko de okcidenta Panamo al rivero Tuira, kaj apudaj insuloj.
  • B. m. alius (Peters & Griscom, 1929) – San José kaj San Miguel, ĉe Perlinsuloj (Golfo de Panamo).
  • Nomiga B. m. magnirostris (Gmelin, 1788)Kolombio suden al okcidenta Ekvadoro, orienten al Venezuelo kaj Gujanoj, kaj suden al Brazila Amazonio (Rivero Madeira orienten al atlantika marbordo).
  • B. m. occiduus (Bangs, 1911) – orienta Peruo, okcidenta Brazilo (sude de Amazono, okcidente de rivero Madeira) kaj norda Bolivio.
  • B. m. saturatus (P. L. Sclater & Salvin, 1876) – Bolivio, tra Paragvajo kaj sudokcidenta Brazilo (sudokcidenta Mato Grosso) al okcidenta Argentino (suden al La Rioja).
  • B. m. nattereri (P. L. Sclater & Salvin, 1869) – nordorienta Brazilo suden al Bahia.
  • B. m. magniplumis (Bertoni, 1901) – suda Brazilo, norda Argentino (Misiones) kaj apuda Paragvajo.
  • B. m. pucherani (J. & E. Verreaŭ, 1855)Urugvajo kaj nordorienta Argentino (suden al Bonaera Provinco).

Teritorio kaj habitato redakti

 
Roadside Hawk calls

Registrita en Brazilo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La Grandbeka buteo estas komuna tra sia teritorio: el Meksiko tra Centrameriko al plej parto de Sudameriko oriente de Andoj. Ĝi troviĝas el marbordoj de norda Karibio de Sudameriko suden al nordorientaj partoj de Argentino. Kun la ebla escepto de densaj pluvarbaroj, la Grandbeka buteo estas bone adaptata al plej ekosistemoj de sia teritorio. Ĝi estas ankaŭ urba birdo, kaj estas eble la plej komuna specio de buteo vidata en diversaj urboj tra siaj teritorioj – aŭ eble almenaŭ la plej videbla, ĉar ĝi iĝas agresema dum reproduktado kaj estis konstatita atakanta homojn preterpasantajn ĉe la nesto.[6]

Manĝo redakti

La dieto de la Grandbeka buteo konsistas ĉefe el insektoj, skvamuloj, kaj malgrandaj mamuloj, kiaj junaj individuoj de Blankatufa simio kaj similaj malgrandaj simioj kiuj estas ĉasataj tre ofte.[7] Ili kaptas ankaŭ malgrandajn birdojn, sed malpli ofte ol ĝeneralistoj kiaj la rilata, sed pli granda Blankavosta buteo, aŭ birdoj specialistoj kiaj la pli malproksime rilata Plumbofalko. Ĝi kuniĝas al Miksitaj kunmanĝantaroj dum ĉasado en malferma habitato de cerado: ili malakceptas ke aliaj buteoj venu tro proksime, sed konsideras ili malpli minaco ol la malgranda Amerika turfalko.[8]

Referencoj redakti

  1. Sudamerika Klasifika Komitato (2011) Revise generic boundaries in the Buteo group. Konsultita la 16an de junio de 2011
  2. http://www.oiseaux-birds.com/card-roadside-hawk.html
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Ferguson-Lees and Christie (2001). Raptors of the World. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-8026-1
  4. Kiel ilustraciata en Frisch kaj Frisch (2005): p. 191.
  5. Clement, J. F. (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World. 6a eldono. ISBN 978-0-7136-8695-1
  6. BLI (2008), Pereira (2008): p. 41.
  7. de Lyra-Neves et al. (2007)
  8. Ragusa-Netto (2000).

Literaturo redakti

  • Frisch, J.D. & Frisch, C.D. (2005). Aves Brasileiras e Plantas que as Atraem [Brazilian birds and plants attractive to them] – fieldguide. Dalgas Ecotec, São Paulo [Portugale]. ISBN 85-85015-07-1
  • BirdLife International (BLI) (2008). Buteo magnirostris. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16a Novembro 2008.
  • de Lyra-Neves, Rachel M.; Oliveira, Maria A.B.; Telino-Júnior,Wallace R. & dos Santos, Ednilza M. (2007): Comportamentos interespecíficos entre Callithrix jacchus (Linnaeus) (Primates, Callitrichidae) e algumas aves de Mata Atlântica, Pernambuco, Brasil [Interspecia kutimaro inter Callithrix jacchus (Linnaeus) (Callitrichidae, Primates) kaj kelkaj birdoj de la Atlantika Arbaro, Pernambuko, Brazilo]. Revista Brasileira de Zoologia 24(3): 709–716 [Portugale kun angla resumo]. COI:10.1590/S0101-81752007000300022 PDF plena teksto.
  • Pereira, José Felipe Monteiro (2008). Aves e Pássaros Comuns do Rio de Janeiro ["Komunaj birdoj de Rio de Janeiro"]. Technical Books Editora, Rio de Janeiro [Portugale]. ISBN 978-85-61368-00-5
  • Ragusa-Netto, J. (2000): Raptors and "campo-cerrado" bird mixed flock led by Cypsnagra hirundinacea (Emberizidae: Thraupinae). Revista Brasileira de Biologia 60(3): 461–467 [Angla kun portugala resumo]. COI:10.1590/S0034-71082000000300011 PDF plena teksto.

Eksteraj ligiloj redakti