Grande-Synthe

komunumo en Franca Flandrio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grande-Synthe (stacidomo).

Grande-Synthe - jen france, prononco [ɡʁɑ̃d sɛ̃t], nederlande respektive okcidentflandre Groot-Sinten, prononco [ĥroŭt SINtn] - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française, borde de la Manika Markolo. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia, historia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Grande-Synthe / Groot-Sinten.

Grande-Synthe · Groot-Sinten
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Dunkerque
Kantono Grande-Synthe / Groot-Sinten
Historie en Nordo-Kaleza Markolo
INSEE kodo 59271 [+]
Poŝtkodo 59760
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 331  (2021) [+]
Loĝdenso 948 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 1′ N, 2° 18′ O (mapo)51.0130555555562.3022222222222Koordinatoj: 51° 1′ N, 2° 18′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 21,44 km² (2 144 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grande-Synthe · Groot-Sinten (Nord)
Grande-Synthe · Groot-Sinten (Nord)
DEC
Grande-Synthe · Groot-Sinten
Grande-Synthe · Groot-Sinten
Situo de Grande-Synthe · Groot-Sinten
Grande-Synthe · Groot-Sinten (Francio)
Grande-Synthe · Groot-Sinten (Francio)
DEC
Grande-Synthe · Groot-Sinten
Grande-Synthe · Groot-Sinten
Situo de Grande-Synthe · Groot-Sinten

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grande-Synthe [+]
vdr

La urbanojn oni kutime nomas grand-synthois(es) en la franca lingvo.

Blazono
Blazono

Geografio redakti

Grande-Synthe/Groot-Sinten havas landlimon kun Dunkerque/Duinkerke, de kiu ĝi estas konsiderebla kiel ĉirkaŭurbo, kaj situas proksime al la Manika Markolo. La urbo ĝuas centran situon inter Lillo, Kalezo kaj Bruselo, ĉiuj alireblaj per aŭtoŝoseoj.

Historio redakti

Same kiel najbara Dunkerque, Grande-Synthe estis preskaŭ komplete detruita komence de la dua mondmilito en 1940, kiam la britaj kaj francaj soldatoj estis evakuitaj el tie.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti