Granma estas la nomo de diversaj konceptoj kun rilato al Kubo; Granma estas angla karesformo de Grandmother (avino).

Ŝipo redakti

Granma estis la nomo de ŝipo kiu ludis gravan rolon en la kuba revolucio. Ĝin utiligis la revoluciuloj por vojaĝi en 1956 al Kubo el Meksiko, kun aro de armiloj, tiel komencante la gerilan lukton. Inter la vojaĝantoj troviĝis Fidel Castro, Raúl Castro kaj Che Guevara (mallonge Che). La ŝipo nun montriĝas en muzeo en Havano.

Revuo redakti

La nomo de la ŝipo estas ankaŭ tiu de la oficiala taga gazeto de la Komunista Partio de Kubo. [1]

Provinco redakti

Granma estas la nomo de provinco de Kubo. Vidu artikolon Granma (provinco)

Eksteraj ligiloj redakti