Granville-Insulo (angle Granville Island) estas komerca zono en la centro de Vankuvero (Kanado). Ĝi situas en la golfeto False Creek de la Pacifiko kaj ne plu estas vera insulo, sed duoninsulo; sude ĝi estas ligita al la firma tero.

Granville Island
Granville-Insulo en 2005
Granville-Insulo en 2005
duoninsulo
Akvejo Pacifika oceano (False Creek)

Geografia situo

49° 16′ 17″ N, 123° 8′ 6″ U (mapo)49.271388888889-123.135Koordinatoj: 49° 16′ 17″ N, 123° 8′ 6″ U (mapo)
Granville Island (Brita Kolumbio)
Granville Island (Brita Kolumbio)
DEC
Granville Island
Granville Island

Map

Longo 700 m
Larĝo 300 m
Areo 20 ha
vdr

Granville-Insulo ekestis en 1915 per plenigo de ŝanelo inter du insuletoj por krei spacon por industriejoj. Tra ĝi iras Granville-strato, la plej grava aŭta ligilo inter la centro kaj la sudaj partoj de Vankuvero.

La nomon de la insulo portas finstacio de la historia tramo de Vankuvero, kiu situas proksime.

Sciindaĵoj redakti

La urbo Vankuvero ĝis 1886 portis la nomon Granville. La insulo konservas tiun ĉi nomon, kvankam ĝi unue estis nomita Industrial Island (industria insulo), laŭ la origina celo de ĝia kreado.

Fine de la 1940-aj jaroj oni plenigis la ŝanelon sude de la insulo por gajni 2,4 ha da plia areo; de tiam la eksa insulo estas duoninsulo.

Eksteraj ligiloj redakti