Grapolaro (aŭ paniklo[1][2].) estas nefinita kunmetita floraro (infloresko) tre branĉiĝanta, kies ĉiu floraro estas grapolo. Grapolaro estas grapolo de grapoletoj. Ekzemple: grapolaro de ligustro, aveno, milio, rizo.

Infloreskoj (el ReVo): 1. Grapolo, 2. Korimbo, 3. Spiko, 4. Amento, 5. Spadiko, 6. Spikaro, 7. Grapolaro, 8. Korimbaro, 9. Funela korimbaro, 10. Umbelo, 11. Umbelaro, 12. Duaksa cumo, 13. Umbelaro, 14. Kapo, 15. Kapitulo, 16. Strobilo.
Skemo de grapolaro.

Referencoj redakti

  1. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 835
  2. esperante Eicholz, Rüdiger 1958 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanada, 880 paĝoj, paĝo 642