Gravito (2013) estas filmo reĝisorita de Alfonso Cuarón kiu gajnis 7 Oskar-premiojn de la akademio. Kuriozaĵo, por esperantistoj, de tiu filmo estas ke ties produktora entrepreno nomiĝas Esperanto Filmoj.

Gravito
filmo • tridimensia filmo
Originala titolo Gravity
Produktadlando Usono-Britio
Originala lingvo angla
Kina aperdato 4-an de oktobro 2013
Daŭro 91 minutoj
Ĝenro Sci-fi / Trilero
Dramo
Kameraado Emmanuel Lubezki, Michael Seresin
Buĝeto $120,000,000
Reĝisoro(j) Alfonso Cuarón
Produktisto(j) David Heyman
Alfonso Cuarón
Scenaro Alfonso Cuarón • Rodrigo García Barcha • Jonás Cuarón • George Clooney
Filmita en Britio
Loko de rakonto malalta Tera orbito • Internacia Kosmostacio • Soyuz-TMA • Tiangong-1
Muziko de Steven Price
Ĉefrolantoj Sandra Bullock
George Clooney
Produktinta firmao Esperanto Filmoj
Heyday Films
Distribuo Warner Bros. Pictures,
Honorigoj AACTA International Award for Best Film • Empire Award for Best Film • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film • Saturn Award for Best Science Fiction Film • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • National Board of Review: Top Ten Films • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma)
IMDb
vdr

Intrigo redakti

La D-ino Ryan Stone (Sandra Bullock) estas specialisto en sia unua misio en la kosmopramo Explorer. Akompanas ŝin la veterana kosmonaŭto Matt Kowalski (George Clooney). Dum spaca promenado por ripari la kosmoteleskopo Hubble, la rusoj detruis artefaritan sateliton kaj tio kreis nubon de kosmorubo kiu komencis detrui diversajn aliajn satelitojn.

Tiu nubo trafis Explorer-n kaj apartigis Stone-n de la kosmopramo sed Kowalski rapide trovas ŝin kaj ambaŭ revenas al la kosmopramo. Tie ili malkovras ke la aparato estas severe damaĝita, do ili decidas vojaĝi al la Internacia Kosmostacio kiu troviĝas 100km for, por reveni teren pere de la kosmoŝipo "Sojuz".

Kiam ili atingas la stacion ili vidas ke unu Sojuz jam ne estas kaj la alia havas siajn paraŝutojn neuzeblajn por reveni al la tero. Kowalski tamen proponas uzi tiun Sojuz por vojaĝi al la Ĉina kosmostacio Tiangong. Pro diversaj problemoj Kowalski apartiĝas de Stone kaj li ne plu povas akompani ŝin, do ŝi vojaĝas sola al Tiangong kaj de tie ŝi sukcesas eniri la kosmoŝipon Shenzhou por trapasi la atmosferon kaj surakviĝi en lago.

Eksteraj ligiloj redakti